Antonio Di Natale
Antonio Di Natale (prononco [anˈtɔnjo dinaˈtale]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 13-an de oktobro 1977 en Napolo, do nun estas 46-jara. Ekde la jaro 2004 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Udinese Calcio.
Antonio Di Natale | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1977 (46-jaraĝa) en Napolo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Okupo | |
Okupo | futbalisto futbala trejnisto ![]() |
Krome Antonio Di Natale ekde la jaro 2002 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Antonio Di Natale – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)