Antonio Flores (verkisto)

Antonio Flores Algovia (Elche, 16-a de decembro de 1818 - Madrido, 16-a de julio de 1865) estis verkisto kaj ĵurnalisto de la epoko de la Romantikismo.

Antonio Flores
Persona informo
Naskonomo Antonio Flores Algovia
Naskiĝo 16-an de decembro 1818 (1818-12-16)
en Elx
Morto 16-an de julio 1865 (1865-07-16) (46-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Infanoj Eugenio Antonio Flores vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li instaliĝis en Madrido en 1840. Tie li estis redaktisto de la gazetoj El Nuevo Avisador, El Chocolate, El Clamor Público, La Nación kaj La Época, kaj kundirektoro kun Antonio Ferrer del Río de El Laberinto (1843-1845). La eldonisto Ignacio Boix alvokis lin por kunlabori en la kolektiva verko Los españoles pintados por sí mismos (1843), al kiu li verkis la tipojn de "El barbero" (barbiro), "La santurrona" (bigotulino), "El hortera" (komercisto), "La cigarrera" (cigaristino) kaj "El boticario" (apotekisto). Li estis amiko de la poeto kaj rakontisto Enrique Gil y Carrasco kaj kunlaboris en la gazeto Semanario Pintoresco Español per ĝenrismaj portretoj; komponis kompletajn verkojn per tiu ĝenro kia Historia del matrimonio (pri geedzeco, 1852) kaj Ayer, hoy y mañana (hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ, 1853), kie aperas sociaj portretoj de tri generacioj de madridanoj korespondaj al la jaroj 1800, 1853 kaj la futura de 1899. Publikigis ankaŭ solajn tekstojn kaj poemojn en El Laberinto kaj en El Museo de las Familias kaj skizis la arketipajn figurojn de diversaj rolulaĉoj en Doce españoles de brocha gorda que, no pudiéndose pintar a sí mismos, me han ecargado a mí, Antonio Flores, sus retratos (Madrid, 1846, 2.ª ed. 1848), kiu iĝis ankaŭ novelo; aperas tie ankaŭ kelkaj marĝenaj tipoj kiaj "El marica" (samseksemulo) aŭ "El caballero de industria". En Crónica del viaje de Sus Majestades y Altezas Reales a las Islas Baleares, Cataluña y Aragón en 1860, skizas la kutimarojn de Alikanto.

Lia lingvaĵo estas purisma, abunda je vortotrezoro, kaj li konis bone la ĵargonojn kaj la proverbojn, kio foje alproksimiĝas al la etoso de la sainete. El 1857 li ricevis altajn postenojn. Ovilo verkis mallongan lian biobibliografion kaj Juan Antonio Almela lian biografion por El Museo Universal (IX, 1865)

Verkoj redakti

La Nación, "El barbero", "La santurrona", "El hortera", "La cigarrera" kaj "El boticario".

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

  • Enrique Rubio Cremades, Costumbrismo y folletín. Vida y obra de Antonio Flores. Alicante: Instituto de Estudios Alicantinos. Diputación Provincial de Alicante, 1977, 1978, 1979, 3 vols.

Eksteraj ligiloj redakti