Araba evangelio de la infanaĝo

La araba evangelio de la infanaĝo estas Apokrifa evangelio nin atinginta arabalingva kaJ sirilingva kaj datumebla inter la 5-a kaj 15-a jarcentoj, plejprobable al 8-a jarcento. Same kiel la aliaj Evangelioj de la infanaĝo (Evangelio laŭ Jakobo kaj Evangelio laŭ Tomaso) kaj baziĝante sur ili, enhavas rakontojn koncernantajn la infanaĝon de Jesuo.

Aŭtoro kaj dato redakti

Komence de la teksto estas asertate ke la dirita "Evangelio de la infanaĝo", estas verko de Jozefo dirita Kajafas (greka versio de la latinigita Kaifas), ĉefsacerdoto de judoj epoke de Jesuo (ĉ. 18-36), aserto kiu devigis datumi la verkon al la 1-a jarcento; tia konkludo, tamen, estas konsiderata pseŭdeca ĉe la esploristoj.

La datumado de la verko estas aparte problema. La studuloj opinias ke la origina versio estis sirilingva, sekve tradukita al la araba. La siria versio estus kompilita inter la 5-a jarcento[1] kaj la 13-a jarcento, dato de la kompilado de iuj konserviĝintaj manuskriptoj.

Manuskripta tradicio redakti

La precipaj manuskriptoj estas:

Enhavo redakti

La 55 ĉapitretoj (multe pli mallongaj ol la samtemaj kanonikaj) de la araba Evangelio de la infanaĝo povas esti subdividitaj laŭ la enhavo kaj laŭ la fonto en tri partoj:

Naskiĝo de Jesuo redakti

  • 0. Incipit de la "Evangelio de la infanaĝo".
  • 1. Libro de Kajafas, Jesuo en lulilo diras: "Mi estas Jesuo, la Difilo, la Logos".
  • 2. Dekreto de Aŭgusto por la popolnombro. Jozefo kaj Maria en Betlehemo. Akuŝdoloro. Ili eniras la groton. Jozefo hastas serĉi akuŝistinon.
  • 3. Ĉe sunsubiro alvenas maljunulino, oni trovas la infanon kaj Marian envolvitaj je lumo. La maljunulino petas esti sanigita kaj saniĝas.
  • 5. Cirkuncido de la infano post ok tagoj. La maljunulino prenas "haŭtopecon – sed iuj tekstoj diras ke ŝi prenis umbilikan funiklon – kaj ĝin metas en ampolo en "narda oleo de longe konservita". La sama ampolo estos uzita de Maria Magdalena por ŝmiri la kapon de Jesuo. (Joh 12, 2). La dekan tagon oni prezentas Jesuon al la templo.
  • 6. maljuna Simeono vidas la infanon lumanta kaj ĉirkaŭita de anĝeloj(Lk 2, 29-32). Beno de la profetino Anna. Maria donacas al la magoj bendon.
  • 7. Adorado de la magoj
  • 8. La magoj reveninte patrujon montras la bendon al la reĝo kaj al elstaruloj kiuj ĝin ĵetas en fajron; sed la bendo ne brulas.

Fuĝo al Egiptio redakti

La infano Jesuo laŭstrate kaj loĝante en egipta urbo faligas idolojn, liberigas el demonoj kiuj foriras el personoj prenante la formojn de korvoj kaj serpentoj, forfuĝigas la rabistojn. Abundas mirakla ĉiuspeco.

redakti

50. Aĝe de dekdu jaroj Jesuo en Jerusalemo, en la templo, diskutas kun la doktoroj kiuj miregas kiel en Luko (2, 41-43).

  • 51. Jesuo montras posedi astronomiajn sciencojn.
  • 52. Jesuo montras posedi primedicinajn sciojn.
  • 53. Juzefo kaj Maria trovas Jesuon en la templo.
  • 54. Aĝe de tridek jaroj ĉe la rivero Jordano (okaze de la bapto) la Sankta Spirito descendas sur Jesuon.
  • 55. Konkludo.

Ĝenro redakti

La araba Evangelio apartenas al la ĝenro tieldirita Evangelioj de la infanaĝo. Tiuj plezuriĝe kaj sendetene fluas tra mirindaĵoj, kiuj kontrastas kun la sobreco de la kanonaj kvar Evangelioj, celante ilustri detalaĵojn kiuj alimaniere restus nekonataj.

Tiu literaturo estas fondita sur nescio aŭ malpreciza scio pri la judaj kutimoj kaj uzoj aŭ sur aliaj senprecizaĵoj pri historio aŭ geografio, kiuj senvalidigas la historian seriozecon de la rakontitaj eventoj.

Krome, neniu el tiuj verkoj estas gastigata en kelka biblia manuskripto aŭ antikvaj listoj de tekstoj opiniataj inspiritaj.

Krom la supre menciitaj apokrifaj evangelioj de la infanaĝo, aldonendas ankaŭ la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo kaj tiu de la Armena evangelio de la infanaĝo.

Kritiko redakti

La fontoj de la araba Evangelio de la infanaĝo estas facile indikeblaj:

En tiu araba Evangelio estas mencittaj multaj personoj de la kanonaj Evangelioj, ofte kun elpensitaj biografioj. Foje Jesuo montras sian ĉiopotencon transformante homojn al bestoj (kun, bonŝance, revenigo al la sfero homa).

Kuriozaĵo: estas priskribita la origino de la stranga relikvo, aparte fama en mezepoko, nome la "Sankta Prepucio" (ĉ. 5), nun konservita en diversaj (!) lokoj.

Referencoj redakti

  1. James Keith Elliott, Montague Rhodes James, The Apocryphal New Testament, Oxford University Press, 1993, ISBN 0198261829, p. 100.

Literaturo redakti

  • I vangeli apocrifi. A cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • Muñoz Saldaña, Rafael (08/12/12). Los secretos del Niño Jesús. Revista Muy Interesante. Año: 27. Número: 327. Pág: 28-30

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti