La araba Paco Iniciato (ankaŭ: Sauda Iniciato, Beiruta Deklaracio) estas politika plano de la Araba Ligo fini la israel-araban konflikton, laŭ kiu ĉiuj arabaj ŝtatoj normaligu siajn rilatojn kun Israelo kontraŭ la plenan israelan retiriĝon el la Golanaj Altaĵoj, Gaza Sektoro kaj Judeo kaj Samario (inkluzive de Orienta Jerusalemo) kaj la establado de sendependa palestina ŝtato kies ĉefurbo estos Orienta Jerusalemo.

Koncerne la problemon pri rifuĝintoj, la plano proponas "trovi justan kaj interkonsentitan solvon" konforme al la Rezolucio 194 de la Ĝenerala Asembleo de UN (la rezolucio diras, ke "rifuĝintoj, kiuj volas reveni al siaj hejmoj kaj vivi en paco kun siaj najbaroj, rajtos faru tion kiel eble plej baldaŭ", pri kio arabvortuma interpreto postulas la revenon de la rifuĝintoj al sia patrujo. Konforme al ĉi tiu deklaro esprimis la Ligo preambulon al la kompreno de la popola lukto por ke palestinano estu liberigita el la okupado kaj realigi la revenrajton). [1]

Kontraŭ ĉi tiuj rimedoj, arabaj ŝtatoj finigu la israel-araban konflikton kaj normaligos rilatojn kun Israelo "en la kunteksto de paco". La membroj de la Araba Ligo adoptis la proponon, tiel iĝante ĝi tutaraba iniciato.

La plano estis levita ĉe la pintkunveno de la Araba Ligo en Bejruto la 28-an de marto 2002 fare de kronprinco de Sauda Arabio kaj fakta reganto, princo Abdullah bin 'Abd al-'Aziz al-Saud. La iniciato estis reaprobita ĉe la Araba Ligo-konferenco la 28-an de marto 2007. Ĉe tiu ĉi konferenco ĉeestis ĉefministro de Hamas Ismail Hanija. Opinioj estas dividitaj ĉu lia ĉeesto mem estis signalo al la Hamas-movado pri ĝia volemo akcepti la iniciaton aŭ ĉu lia partopreno estis nur ĉar li estis devigita fari tion fare de altrangaj gvidantoj en la araba mondo, gvidita de la saud-arabia monarkio.

En 2017, estis raportite ke la Golfaj ŝtatoj proponis normaligajn rimedojn, inkluzive de la establado de rektaj telekomunikaj linioj, la permeso uzi la aerspacon kaj la forigo de komercaj limigoj kontraŭ ĉesigo de konstruado en kelkaj setlejoj kaj mildigado de la sieĝo sur Gazao.

Respondoj kaj reagoj redakti

La Ŝtato Israelo oficiale ne akceptis la saud-arabian iniciaton. Tamen, en novembro 2008, prezidanto Ŝimon Peres laŭdis la saud-arabian paciniciaton en parolado en la Ĝenerala Asembleo de UN, kadre de pintokunveno pri interreligia dialogo, en ĉeesto de la reĝo de Saud-Arabio Abdullah: "Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon. Peres diris. "Sed ni povas formi nian estontecon. Ĉi tio ŝajnas pli ebla hodiaŭ pro la saud-arabia propono, kiu fariĝis araba paca iniciato. Kiel tiu iniciato desegnas la estontecon al la regiono provizas esperon al la nacioj".

Ankaŭ Ĉefministro de Israelo Ehud Olmert esprimis sian pozitivan sintenon singarde, dirante dum vizito de la eksterlandaj ministroj de Jordanio kaj Egiptio, ke Israelo volus diskuti la araban pac-iniciaton. Poste, Olmert aldonis en intervjuo: "Se mi havas la okazon renkontiĝi kun reĝo Abdullah de Saud-Arabio, li estos tre surprizita aŭdi tion kion mi diros." kaj "Mi tre pozitive rigardas la aktivan rolon, kiun Saud-Arabio ludas en Mezoriento dum multaj jaroj," aldonis Olmert, aldonante, ke la sauda paca iniciato "havas tre interesan aliron."

Organizo de la Islama Kunlaboro esprimis sian subtenon al la araba paciniciato kaj renovigas ĝin regule en la jarkunveno de la organizo [2]. El ĉiuj 57 landoj, nur Irano esprimis rezervojn pri la iniciato.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti