Arandilla (Burgoso)
Arandilla [aranDIlja] estas vilaĝo kaj municipo, kodo-019, en la sudoriento de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Arandilla estas komprenebla kiel diminutivo de Aranda de Duero.
Arandilla | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 155 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 44′ N, 3° 26′ U (mapo)41.7375-3.4286111111111Koordinatoj: 41° 44′ N, 3° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 887 m [+] | ||
Areo | 26,68 km² (2 668 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiHavas areon de 26.68 km² kun 158 loĝantoj (2021). Ĝi estas ĉe la rivero Arandilla.
La eremitejo de Sankta Isidro, iam paroĥejo, sur monteto, havas pli fruan turon de milita celo. Ĝi estas la motivo de la municipa blazono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informado pri la municipo Arkivigite je 2005-09-24 per la retarkivo Wayback Machine.