Aranka Palatinus
Aranka Palatinus, laŭ hungarlingve kutima nomordo Palatinus Aranka estas serbia hungara oficisto (matrikulisto), ĵurnalisto. Ŝia origina familia nomo estis ĝis la geedziĝo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Samú Aranka.
Aranka Palatinus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1951 (72-jaraĝa) en Mužlja |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto kritikisto verkisto juristo eseisto |
Aranka Palatinus[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1951 en Muĵlja (nuntempa urboparto de Zrenjanin).
Biografio
redaktiAranka Palatinus apartenas al la hungara minoritato en Jugoslavio, poste en Serbio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Zrenjanin, poste ŝi akiris diplomon en Sarajevo. Post siaj studoj ŝi laboris 15 jarojn en kooperativo en sia naskiĝurbo, poste en la urba admininistracio. Plej longe li estis matrikulisto. Ŝi ankaŭ estis ĵurnalisto en la lokaj gazetoj jam ekdde 1977. Ŝi jam estas emeritita. Ŝi havas edzon kaj naskis du filojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Muzslya 1956 (1971)
- A muzslyai szentbúcsú és a település lakóinak búcsújáró szokásai (1999)
- A Szűzanya oltalmában (2002)
- Igy kezdődött 125 évvel ezelőtt (2015)
- A II. világháború ártatlan német áldozatai (2016)