Arcisse de Caumont

Arcisse DE CAUMONT, naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1801 en Bayeux[1] kaj mortinta la 16-an de aprilo 1873 en Caen[2], estis franca historiisto kaj arkeologo.

Arcisse de Caumont
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1801 (1801-08-28)
en Bayeux
Morto 16-an de aprilo 1873 (1873-04-16) (71-jaraĝa)
en Caen
Tombo cimetière Saint-Jean (Caen)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Kaeno
Familio
Patro François de Caumont
Okupo
Okupo antropologo • historiistoarkeologo • arthistoriisto • geologo
vdr

Li estis la unua arkeologo, kiu organizis la historion de arkitekturo laŭ apartaj kronologiaj periodoj. Li cetere restas rigardata kiel la fondinto de mezepoka arkeologio en Francio.

Verkoj redakti

Arcisse de Caumont verkis pli ol tridek volumojn pri arkeologio kaj aktive kunlaboris al la eldono de proksimume ducent volumoj de raportoj kaj memoroj el la variaj societoj, kiujn li fondis.

Lia majstroverko estas sia monumenta Cours d’antiquités monumentales : histoire de l’art dans l’ouest de la France, depuis les temps les plus reculés jusqu’au XVIIème siècle (« Kurso de monumentaj antikvecoj : historio de arto en okcidenta Francio, ekde la plej pasintaj tempoj ĝis la 17-a jarcento »). Ĝi temis pri la religiaj, civilaj kaj militaj arkitekturoj ekde la gaŭla-romia periodo ĝis Mezepoko, kaj estis publikigita de 1830 ĝis 1841.

Referencoj redakti