Ardezdorsa forkovostulo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ardezdorsa forkovostulo
Ardezdorsa forkovostulo
Ardezdorsa forkovostulo
Slaty-backed forktail, Dibang Valley, Arunachal Pradesh, India.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Enicurus
Specio: E. schistaceus'
Enicurus schistaceus
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Ardezdorsa forkovostulo (Enicurus schistaceus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.

Tiu specio diferencas disde aliaj samgenranoj pro la fakto, ke la dorso ne estas nigra sed tute ardezgriza, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo. Kiel ĉe aliaj samgenranoj la frunto estas mallarĝa blanka areo kiu inkludas la nigrajn okulojn, dum la gorĝo kaj suba vizaĝo estas pli larĝa nigra zono. La flugiloj kaj vosto estas nigraj, sed estas kontrastaj blankaj du flugilmakuloj, pugo kaj bordofinoj de vostoplumoj. La subaj partoj estas blankaj, sed la flankoj estas griznuancaj.

Tiu ĉi specio troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Hongkongo, Barato, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti