Argolando
Argolando (greke Αργολίς, Argolis, nuntempe ankaŭ Αργολίδα, Argolida) laŭ PIV estas historia pejzaĝo de antikva Grekio en la nordorienta parto de la duoninsulo Peloponezo, kaj krome en la moderna ŝtato Grekio ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 administraj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 154 km² kaj dum la jaro 2005 havis 108 636 loĝantojn. La historia ĉefurbo de Argolando estas la urbo Argo, sed nuntempe la ĉefa loĝloko kaj samtempe administra centro de la provinco estas la urbo Nafplio.
Argolando | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
regiona unuo de Grekio [+] | ||||
Lando | Grekio | |||
Supermara alteco | 97 m [+] | |||
- koordinatoj | 37° 40′ 0″ N, 22° 50′ 0″ O (mapo)37.66666666666722.833333333333Koordinatoj: 37° 40′ 0″ N, 22° 50′ 0″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 2 154 km² (215 400 ha) [+] | |||
Areo | 2 154 km² (215 400 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 98 554 [+] (2011) | |||
Denseco | 45,75 loĝ./km² [+] [+] | |||
Poŝtkodo | 21x xx [+] | |||
|
||||
Argolando | ||||
Vikimedia Komunejo: Argolis [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La teritorio situas sude de la provinco Korintio, inter la Sarona Golfo norde kaj la Argolanda Golfo sude. La pejzaĝo estas relative montara. Se oni rigardas la deklivojn ĉirkaŭantaj la loĝlokojn, ŝajnas ke al la loĝantoj restas malmulta spaco por kultivado de greno, olivoj, vino, citronoj kaj oranĝoj. Tamen la teritorio estas inter la plej fekundaj de la duoninsulo.
En la provinco situas pluraj historiaj lokoj de eksaj antikvaj urboj, interalie Mikeno, Epidaŭro, Tirinto kaj Argo.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la insulo respektive provinco Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- germanlingvaj informaj paĝoj
37° 40' norde, 22° 50' oriente Mapo