Ariono de Metimno estis duone legenda poeto kaj muzikisto en Antikva Grekio de la 7-a jarcento a.K., rigardita kiel la eltrovinto de la ditirambo.

Ariono de Metimno
Persona informo
Ἀρίων
Naskiĝo
en Mithymna
Morto
en antikva Korinto
Lingvoj greka vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • dithyrambic poet • citristo vd
Aktiva dum 7-a jarcento a.K.E.–6-a jarcento a.K.E. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Bouguereau, Ariono rajdante hipokampon, 1855, Artmuzeo en Klevlando

Li naskiĝis en urbo Metimno, en insulo Lesbo, kaj vivis en la kortego de Periandro, tirano de Korinto.

Ariono rajdanta delfinon, de Albrecht Dürer ĉ. 1514

Li estas ĉefe konata por esti minacita je morto far de maristoj kaj savita far de delfenoj.

Laŭ Herodoto, Ariono gajnis valorajn premiojn en muzika konkurso en Sicilio. Dum lia reveno per ŝipo, enviemaj maristoj decidis mortigi lin por ŝteli lian riĉaĵojn. La ŝtelistoj lasis al li elekton: sinmortigi aŭ esti ĵetita en la maron.
Ariono elpetis ludi muzikon antaŭ morti; li muzikis per sia citro laŭdon al Apolono. Lia kantoj altiris delfenojn ĉirkaŭ la ŝipo; Ariono tiam saltis en la maron, kaj delfeno prenis lin sur sia dorso kaj portis lin ĝis la sanktejo de Pozidono de Kabo Matapano (en Lakonio).

La konstelacio Delfeno honoras la delfenon, kiu savis Arionon.