Arkeologia muzeo de Tesaloniko

La Arkeologia Muzeo de Tesaloniko estas unu el la plej gravaj arkeologiaj muzeoj grekaj. Ĝi situantas en Tesaloniko, en la periferio (administra regiono) Centra Makedonujo, kaj ĝin oni inaŭguris en 1962, dum la festoj de la kvindeka datreveno de la konkero de Tesaloniko dum la balkanaj militoj.

Arkeologia muzeo de Tesaloniko
arkeologia muzeo
Lando Grekio vd
Situo Municipo Tesaloniko
Arkitekto(j) Patroklos Karantinos vd
Estiĝo 1912
Koordinatoj 40° 37′ 30″ N, 22° 57′ 14″ O (mapo)40.62522.953888888889Koordinatoj: 40° 37′ 30″ N, 22° 57′ 14″ O (mapo)
Arkeologia muzeo de Tesaloniko (Grekio)
Arkeologia muzeo de Tesaloniko (Grekio)
DEC
Arkeologia muzeo de Tesaloniko
Arkeologia muzeo de Tesaloniko
Situo de Arkeologia muzeo de Tesaloniko
Map
Arkeologia muzeo de Tesaloniko
Retpaĝo http://www.amth.gr/
vdr

Ĝi ŝirmas kolektojn de greka arto, esence el la arkeologiaj lokoj de Makedonujo, ekde la arkaika kaj klasika epokoj ĝis la malfruromia epoko : rimarkinde la materialo de la nekropoloj de Derveni (malkovritaj en 1962) kaj de Sindos (malkovritaj en 1980), kies fama kratero de Derveni. La reĝ-tombajn aĵojn de Vergina (de la antikva Ajgeaj), kiujn malkovris en 1978 Manolis Andronikos, oni nun eksponas en la Muzeo de la reĝaj tomboj de Ajgeaj en Vergina.[1]

Enhavo redakti

La muzeo profitis de plena renovigo komence de la jaroj post 2000.

Ankaŭ la enhavon oni plene reorganizis. Ĉi-tempe, la ĉiama ekspozicio estas dividata laŭ kvin unuoj :

  • « 5 000, 15 000, 200 000 jarojn antaŭ ĉi-tempe ». Vivo en antaŭhistoria Makedonujo.
  • « Ĝis la naskiĝo de la urboj » (12-a  8-a jarcentoj a.K.)
  • Makedonujo ekde la 7-a jarcento a.K. ĝis la malfrua antikvo.
  • Tesaloniko, metropolo de Makedonujo (Roma imperia epoko).
  • La oro de la Makedonoj (graveco de la oro en Makedonujo dum la arkaika kaj klasika epokoj).
  • Kampo hejmo ĝardeno sepultejo estas parto de la kolektoj troveblaj ekstere, ĉirkaŭ la rilato kun la morto; kun sarkofagoj, la muro de la mortintoj, altaroj kaj la prezento de tipa Grek-Roma vilao.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti