Armand Maillard
Armand Maillard ([armã majar] ; naskiĝis la 19-an de junio 1943 en Offroicourt) estas franca ĉefepiskopo
Armand Maillard | |
---|---|
MS-ro Maillard, 2012 | |
Persona informo | |
Nomo | Armand Maillard |
Dato de naskiĝo | 19-a de junio 1943 |
Naskiĝloko | Offroicourt |
Aĝo | 80 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĉefepiskopo |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Kavaliro de Honora Legio [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li estas Arĥiepiskopo de Bourges ekde la 11-a de septembro 2007, kaj li eniris en sian novan katedralon la 14-an de oktobro.
Biografio
redaktiStudoj
redaktiArmand Maillard eniris la grandan seminarion de Saint-Dié. Li faris studojn de teologio en Katolika Universitato de Strasbourg de 1967 al 1971. Li havas du licenciojn, la unuan de beletro (en la germana lingvo) kaj la duan de teologio.
Li estis pastrigita la 28-an de junio 1970 por la diocezo de Saint-Dié.
Sinsekvaj oficoj
redaktiPost kiam li estis vikario en Remiremont kaj pastro por la publika instruado, ekde 1976 li havis respondecojn je dioceza skalo: kiel respondeculo pri kateĥizado, respondeculo pri daŭra diakoneco. Li daŭrigis paralele kiel pastro por liceo kaj instruantaj teamoj.
De 1987 al 1996, li estis sekretario de la eklezia regiono Oriento.
Nomumita episkopo de la Diocezo de Laval la 2-an de aŭgusto 1996, li estis konsekrita de Kardinalo Louis-Marie Billé la 5-an de oktobro 1996. Li estas arĥiepiskopo de Bourges ekde 2007.
En la sino de la Konferenco de Episkopoj de Francio, li estis membro de la Komisiono de ordinitaj oficoj. Li nun estas akompana episkopo de nacia servo de alvokiĝoj kaj membro de la Konsilio por la episkopa servo de infanoj kaj gejunuloj, respondeculo pri Katolika instruado.
Moto
redaktiAfin qu'ils aient la vie en abondance (Por ke ili havu vivon en abundo)
Internaj ligiloj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- france Retejo de Arĥidiocezo de Bourges Arkivigite je 2014-12-26 per la retarkivo Wayback Machine