Arne, la ĉefido estas infana romano de Leif Nordenstorm, eldonita en 2005. La rakonto pri kelkaj amikoj el la vikinga tempo celas junajn legantojn kaj ĉiujn ŝatantojn de suspenso. La rakonto estas fikcia, sed realisma. Eble okazis io simila al la okazintaĵo en la libro. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj Nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 p.K. kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado. Tiu ĉi parto de la ferepoko en Nordio tial nomiĝas la vikinga epoko. Ansgar kaj Vitmar estas historiaj personoj. En la jaro 829 ili vojaĝis kiel misiistoj al la tiam pagana Svedio. La celo estis la urbeto Birka, proksima al la nuna Stokholmo. Kroniko rakontas ke duonvoje ilin atakis piratoj kaj post tio ili devis piediri al Birka. La kroniko ankaŭ rakontas ke en Svedio ili renkontis plurajn kristanajn kaptitojn. Scienca fakto estas ankaŭ ke la transiro de praskandinava religio al kristanismo okazis malrapide dum pluraj generacioj. Ĉirkaŭ tiuj ĉi historiaj faktoj kreiĝis la rakontoj pri Arne kaj la aliaj homoj en ĉemara vilaĝo en Svedio. La libron eldonis KAVA-PECH. En la Belartaj konkursoj 2006 ĝi estis premiita per la premio "Infanlibro de la jaro".

Arne, la ĉefido
Arne, la ĉefido
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Leif Nordenstorm
Lingvoj
Origina lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 2005
vdr

Tradukoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti