Oldřich Arnošt Fischer

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Oldřich Arnošt FISCHER (naskiĝis la 27-an de septembro 1955 en Třebíč) estas moravia esperantisto. Laŭprofesie bestkuracisto laboranta kiel esploristo kaj tradukisto; li gradiĝis per ekzameno pri ĉasado, sed li ĉasas nur per fotilo. Li esperantiĝis en 1999 kaj vivas en Brno. Li publikigis kelkajn verkojn pri bestoj uzante proprajn fotojn.

Oldřich Arnošt Fischer
Persona informo
Naskiĝo 27-a de septembro 1955
en Třebíč
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistobestokuracisto
vdr

Verkaro redakti

  • Kun fotilo inter libeloj (2016)
  • Skaraboj, papilioj kaj aliaj insektoj antaŭ objektivo (2017)
  • Ie sub niaj piedoj (2018)
  • Ekkompreni neparolantojn (2019)

Tradukoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Liaj oftaj prelegoj en la Klubo de esperantistoj en Brno estas elŝuteblaj en la kluba retejo: [1]