Arnold Henri Guyot

Arnold Henri GUYOT (naskiĝinta la 28-an de septembro 1807 en Boudevilliers, mortinta la 20-an de januaro 1884 en Princeton) estis svisa naturscienculo kaj teologo.

Arnold Henri Guyot
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1807 (1807-09-28)
en Boudevilliers
Morto 8-an de februaro 1884 (1884-02-08) (76-jaraĝa)
en Princeton
Tombo Princeton Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoSvislando
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Subskribo Arnold Henri Guyot
Okupo
Okupo geologogeografo • universitata instruisto • botanikisto • paleontologo • meteologo
vdr

Vivo redakti

Guyot studis ekde 1833 teologion en Berlino, krome natursciencojn. Ekde 1835 li vivis en Parizo vojaĝante ofte studonte la glaĉerojn. En 1839 li iĝis profesoro en Neŭŝatelo pri historio kaj fizika geografio kaj partoprenis la esplorojn pionirajn de Louis Agassiz je la Alpoj. Prie li kune kun tiu homo kaj Eduard Desor la verkon »Système glaciaire« (Parizo 1848).

En 1848 li translokiĝis Novjorkon kaj prelegadis en Boston pri komparenda fizika geografio. Tion li pubikigis sub la titolo »Earth and man« (nova eldono 1875). Poste li instalis por anoj de Smithsonian Institution staciojn meteologiajn skizante prie instrukcion (1850) kaj multajn tabulojn (1851–59). Li vojaĝis al la Aleganoj kion li preskribis sciencraporte en 1861 kaj 1880. En 1855 li ekprofesoriĝis pri geologio kaj fizika geologio ĉe Universitato Princeton.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • »Physicalgeography« (1873)
  • »Creation, or biblical cosmogony in the light of modern science« (1884)
  • (kune kun F. Barnard Johnsons) »Universal Cyclopaedia« (New York 1876–78, 4 volumoj)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 8. Leipzig 1907, p. 556-557 kio relegeblas tie ĉi interrete.