Arnold Petersen (naskiĝis la 16-an de aprilo 1885 kaj mortis la 5-an de februaro 1976) estis la nacia sekretario de la Socialista Labor-Partio de Usono (Socialist Labor Party of America) de 1914 ĝis 1969. Petersen ludis ĉefan rolon kiel proparolanto de tiu partio kaj kiel subtenanto de la De-Leonisma versio de la marksisma teorio en la 20-a jarcento.

Arnold Petersen
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1885 (1885-04-16)
en Odense
Morto 5-an de februaro 1976 (1976-02-05) (90-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Arnold Petersen naskiĝis en Odenso, Danlando, kiel filo de tajloro. Post la lernejo li elmigris al Usono kaj laboris en paperskatol-fabriko. En la jaro 1907 li aliĝis al la Socialista Labor-Partio.

Daniel De Leon nomumis Petersen-on kiel nacian sekretarion kelkajn monatojn antaŭ sia morto en majo 1914. Kiel nacia sekretario, Petersen restrukturis la partion kaj savis ĝin kontraŭ bankroto. Li estis ankaŭ multe verkanta aŭtoro - li verkis pli ol kvindek librojn, inkluzive de serioj de biografiaj monografioj pri De Leon, kolektitaj kiel Daniel De Leon: Social Architect (en la angla).

Kiam li retiriĝis kiel gvidanto de la Socialista Labor-Partio de Usono en la jaro 1969, li estis la gvidanto de tiu organizaĵo dum kvindek kvin el la naŭdek kvar jaroj de ekzisto de la organizaĵo, kaj sepdek naŭ jaroj kiel "De-Leonista" organizaĵo (ekde 1890). Li mortis la 5-an de februaro 1976.

Verkoj en Esperanto redakti

  • Komento al la "Komunista Manifesto", tradukis el la angla kaj kompilis T. Veder, Sennacieca Asocio Tutmonda, 1933
  • Arnold Petersen: Komento al la «Komunista Manifesto», tradukis el la angla kaj kompilis T. Veder, 2-a eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 49 paĝoj, ISBN 978-2-918300-19-9, 7,50 eŭroj.

Elektitaj verkoj redakti

  • Unemployment and overproduction (1930)
  • The virus of anarchy: Bakuninism vs. Marxism (1932)
  • Manifesto on War. Decay and corruption of international capitalism (1937)
  • Daniel De Leon: From Reform to Revolution 1886-1936 New York: New York Labor News Co., 1937
  • De Leon the uncompromising New York: New York Labor News Co., 1939
  • Daniel De Leon: social architect (1941)
  • From reform to bayonets (1941)
  • Inflation of Prices or Deflation of Labor? (1942)
  • Karl Marx and Marxian science (1943)
  • Daniel de Leon: Internationalist New York: New York Labor News Co., 1944
  • Daniel De Leon: Social scientist (1945)
  • Marxism vs. Soviet despotism (1959)
  • Socialism and human nature (1962)
  • Bourgeois Socialism: Its Rise and Collapse in America (1963)

Referencoj (en la angla) redakti

  • Biographical Dictionary of the American Left (Bernard K. Johnpoll and Harvey Klehr editors ( "Arnold Petersen" by John Gerber, pp. 314-5. Westport, CN: Greenwood Press. 1986

Aliaj fontoj (en la angla) redakti

  • Girard, Frank and Ben Perry, Socialist Labor Party, 1876-1991: A Short History (Philadelphia, PA: Livra Books, 1991)
  • Hass, Eric The Socialist Labor Party and the Internationals (New York Labor News Co. 1949)
  • Quint, Howard The Forging of American Socialism: Origins of the Modern Movement: The Impact of Socialism on American Thought and Action, 1886-1901 (Columbia, SC: University of South Carolina Press, 1953)

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:DeLeonismo