Arondismento Saint-Malo

arondismento de Francio

La arondismento Saint-Malo/Sant-Maloù (france arrondissement de Saint-Malo, bretone arondisamant Sant-Maloù), estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Ille-et-Vilaine (bretone Il-ha-Gwilen) kaj en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Saint-Malo (bretone Sant-Maloù). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 172 030 personoj sur areo de 958 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 180 loĝantoj/km².

arondismento Saint-Malo
france: arrondissement de Saint-Malo,
bretone: arondisamant Sant-Maloù
Administra unuo
Mapo de Ille-et-Vilaine - la arondismenta areo en ruĝa koloro
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio (fr. Bretagne, br. Breizh)
Departemento Ille-et-Vilaine (br. Il-ha-Gwilen)
Ĉefurbo Saint-Malo (bretone Sant-Maloù)
Areo 958 km² (95 800 ha)
Loĝantaro 172 030 (2021)
Denseco 180 loĝ./km²
INSEE-kodo 354
Komunumoj 68

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 5 kantonoj. Antaŭ tio temis pri la jenaj 9 kantonoj: Cancale, Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine, Combourg, Dinard, Dol-de-Bretagne, Pleine-Fougères, Saint-Malo-Nord, Saint-Malo-Sud kaj Tinténiac.

Vidu ankaŭ redakti