Arondismento Strasburgo

(Alidirektita el Arondismento Strasbourg)

La arondismento Strasburgo (france arrondissement de Strasbourg, germane Arrondissement Straßburg, alzace Arrondissement Strossburi) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bas-Rhin (historie en Esperanto Malsupra Alzaco) en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Alzaco kaj ekde 2021 al la eŭropa kolektivumo de Alzaco. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Strasburgo (france Strasbourg /stʁa.sbuʁ/, origine germane Straßburg kaj alzace Strossburi /ʃtrosburi/Schdroosburi). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 514 651 personoj sur areo de 337,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 524 loĝantoj/km².

Arondismento Strasburgo
france: Arrondissement de Strasbourg

germane: Arrondissement Straßburg

alzace: Arrondissement Strossburi

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Bas-Rhin
Kolektivumo eŭropa kolektivumo de Alzaco
Historia regiono Alzaco
Ĉefurbo Strasburgo
Areo 337,6 km² (33 760 ha)
Loĝantaro 514 651 (2021)
Denseco 1 524 loĝ./km²
INSEE-kodo 678
Komunumoj 33
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Strasbourg

Membroj redakti

La arondismento enhavas la komunumojn Strasburgo, Eckwersheim, La Wantzenau (Wanzenau), Vendenheim kaj la kantonojn Hœnheim (Hönheim), Illkirch-Graffenstaden, Lingolsheim kaj Schiltigheim. Sume laŭ la administra refermo de 2015 temas pri 11 kantonoj, el inter ili 6 nur urbaj kantonoj de Strasburgo.

Vidu ankaŭ redakti