Aaron Chapman

(Alidirektita el Arono Chapman)

Aaron (Arono) Chapman (naskiĝis en 1978[1]) estas diplomito pri lingvistiko kaj plurmedio, estrarano (2006- ) kaj dumviva membro de Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Li naskiĝis en Halifakso kaj poste loĝis dum iom da tempo en Otavo, antaŭ ol transloĝiĝi al Vankuvero. Lia edzino Karlina ankaŭ parolas Esperanton. Kune ili produktas la retradiajn kaj 'podkastajn' programojn de Radio Verda, pioniro de sendependa, internacia, interreta aŭdprogramaro en Esperanto.

Aaron Chapman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Arono estas unu el la originaj planistoj kaj efektivigintoj de la kursejo Lernu.net de E@I.

Arono kreis plurajn planlingvojn, kiel Folksstem, Nordien kaj Somish.

Referencoj redakti

  1. AaronChapman (arĥiva kopio). Arkivita el la originalo je 2002-10-31. Alirita 2002-10-31.

Eksteraj ligiloj redakti