Arrested Development

Arestita Evoluo (angle: Arrested Development) estas usona komedia televida-serio pri malfunkcianta familio kiu malriĉiĝis. La serio uzas ecojn de dokumentaria serio, kiel ĉionscia rakontisto (Ron Howard) kaj arkivaĵoj.

Arrested Development
televida serio
Originala titolo Arrested Development
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, comedy television series
Aktoroj Jason Bateman • Will Arnett • Alia Shawkat • David Cross • Jessica Walter • Portia de Rossi • Jeffrey Tambor • Michael Cera • Tony Hale • Charlize TheronRon Howard • Justin Grant Wade • Seth Rogen • Kristen Wiig
Muziko de David Schwartz
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 68
Daŭro sen reklamoj 21
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 2 nov. 2003 – 15 mar. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La serio gajnis ses Emmy-Premiojn, la Golden Globe premioj, kaj iĝis kulta serio inter siaj adorantoj. Tamen, malgraŭ ĉiuj laŭdoj kiujn ĝi ricevis, la produktantoj de la serio luktis kun malaltaj rangigoj ekde ĝia komenco la 2-an de novembro 2003. Sekve FOX televida-reto decidis tranĉi la trian sezonon al nur 13 epizodoj (el 22 epizodoj de meza sezono) kaj ĉesi produktadon de la serio. La lastaj kvar epizodoj de la tria sezono estis elsenditaj kune en du-hora specialaĵo.[1]

En 2011, la kreintoj de la serio anoncis filmadon de kvara kaj nova sezono, ĉiuj epizodoj de kiuj estos disponeblaj por spekti per la servoj de la Netflix. Filmigo por la sezono komenciĝis en aŭgusto 2012 kaj ĉiuj 15 epizodoj estis alŝutitaj al Netflix la 26-an de majo 2013. La kvina sezono estis renovigita kaj premierita la 29-an de majo 2018 kaj inkluzivis 8 epizodojn, kaj la dua parto de la sezono premieris la 15-an de marto 2019 kaj ankaŭ inkluzivis 15 epizodojn.

Resuma intrigo redakti

La serio disvolvas la rakonton de la Bluth-familio, riĉa kaj hedonisma sed malfunkcianta familio. La ĥaoso komenciĝas kiam la patro de la familio, Georgo, iras al malliberejo kaj lia filo Mikaelo decidas transpreni la familian entreprenon. Dum Mikaelo prizorgas la komercon li ankaŭ provas fiksi la ĝenatan bildigon de sia malfacila familio.

Roluloj - Aktoroj redakti

Membroj de la familio Bluth redakti

  • Michael Bluth (Jason Bateman) - la meza filo de Georgo kaj Lucille, kaj la nura normalulo en la tuta familio. Ĉiam strebas "fari la ĝustan aferon" kaj teni la familion kune, malgraŭ la granda egoismo, kiu karakterizas la familianojn.
  • Lindsey Bluth Fionke (Porcia de Rossi) - la ĝemela fratino de Mikaelo. Dorlotita kaj materialisma kiu vidas sin kiel liberala kaj lumigita, kaj uzas ŝian belecon multe por akiri kion ŝi volas.
  • George Oscar " Job " Bluth II (Will Arnett) - la pli maljuna kaj infaneca frato de Mikaelo. Malsukcesa sorĉisto kiu postkuras robojn.
  • Byron "Buster" Bluth (Tony Hale) - la pli juna frato de Mikaelo. Suferas de mensa malstabileco kaj tendenco al panikatakoj. Tre ligita al lia patrino, Lucille, kaj provas liberiĝi de ŝia tenado.
  • George Michael Jr. (Michael Cera) - la adoleskanta filo de Mikaelo. Aliĝis al la sama modesteco kaj dececo de sia patro, sed sentis konstantan premon por renkonti liajn atendojn.
  • George Sr. (Jeffrey Tambor) - la patro de la familio, kaj la fondinto kaj iama manaĝero de la "Bluth Kompanio", nemoveblaĵa kaj posedaĵa firmao. Ruza kaj hardita komercisto. Li ofte trompas sian edzinon Lucille.
  • Lucille (Jessica Walter) - la patrino de la familio. Ŝi estas manipulema, materiisma, kronika drinkulo, kaj tre kritika de ĉiu familiano.
  • Tobias Fionka (David Cross) - la edzo de Lindsay. Psikiatro kaj analizisto (kombinaĵo kiu kreas la probleman frazon "Anala seksperfortisto") kies licenco estis nuligita kaj ekde tiam, provas plenumi sian revon fariĝi aktoro.
  • Majo "Mabie" Fionke (Elijah Shaucette) - la filino de Lindsay kaj Tobias. Ribelema knabino kies ĉefa motivo por ŝia konduto estas la adoleskta ribelo kontraŭ ŝiaj gepatroj.

Referencoj redakti

  1. Sepinwall, Alan (September 26, 2022). "The 100 Greatest TV Shows of All Time". Rolling Stone. Reprenita la 1-an de novembro 2022.

Eksteraj ligiloj redakti