Artemidoro

helena geografo
(Alidirektita el Artemidoros)

Artemidoro de Efezo (antikve-greke Ἀρτεμίδωρος ὁ Ἐφέσιος, Artemídōros ho Efésios, latine Artemidorus Ephesius; agadis antaŭ 100 a. K., Efezo, Lûdia (hodiaŭ Turkio)) estis greka geografo, je kies 11-voluma verko baziĝis verkoj de la fama greka geografo kaj historiisto Strabono (nask. 63/64. K.). La verko de Artemidoro baziĝis je propraj vojaĝoj en Mediteraneo kaj je raportoj de aliaj personoj. Lia verko estas konata el aludoj de Strabon kaj el fragmentoj, menciitaj de aliaj verkistoj. Restis eĉ mallonga resumo de lia verkaro el la 5-a jarcento, kiu priskribas la ĉirkaŭon de Mediteraneo kaj la Nigra maro.

Artemidoro
Persona informo
Naskiĝo
en Efezo
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo geografo vd
Laborkampo geografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti