Arthur Heinemann (1910-1987) estas usona verkisto por televido kaj kino kaj pentristo naskita en Meksikio.

Arthur Heinemann
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1910 (1910-06-17)
Morto 22-an de septembro 1987 (1987-09-22) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristo
vdr

Post diplomiĝo ĉe Universitato Princeton Heinemann verkis rakontojn al revuoj kiel Boys’ Life, Colliers kaj McCall’s. Li daŭris redaktante dum sia vivo por multaj ĵurnaloj kiel "Liberty," "American" kaj "The Saturday Evening Post".

Li komencis sian televidan karieron ĉe CBS Television Network en 1949 verkante por televidserion Suspense. En la 1950-aj jaroj li verkis por televidserioj Out There kaj Kraft Television Theatre. En 1960-a jardeko li laboris nur tri televidaĵoj: The United States Steel Hour, The F.B.I. kaj Star Trek.

Li verkis en 1970-aj jaroj por televidserioj The Virginian, Bonanza, Cannon, The Life and Times of Grizzly Adams kaj Little House on the Prairie. Li ankaŭ verkis por televidfilmo Roll of Thunder, Hear My Cry por kiu li estis nomumita por ambaŭ premioj Emmy Awards kaj WGA Award.

Dum 1980 jaroj li verkis nur por televidserioj ABC Afterschool Specials kaj CBS Schoolbreak Special, krom por televidfilmoj kiel The Starlost: Deception, The Capture of Grizzly Adams , Victims for Victims: The Theresa Saldana Story kaj The Father Clements Story.

Premioj redakti

Li gajnis premion Emmy Awards kaj dufoje la premion WGA Award.