Artista libro estas artverko kiu uzas la formon de la libro. Ili estas ofte publikigitaj en malgrandaj kaj multekostaj eldonoj, kvankam ili estas foje produktitaj kiel unuopaj objektoj. Artistaj libroj estis uzitaj laŭ ampleksa gamo de formoj, kiaj volvolibroj, faldeblaj broŝuroj, koncertinoj aŭ izolaj aĵoj enhavataj en libro. Artistoj estis aktivaj en presarto kaj libroproduktado dum jarcentoj, sed la artista libro estas ĉefe formo de la fino de la 20a jarcento kun radikoj en la pli fruaj avangardaj movadoj, kiaj Dada, Konstruktivismo, Futurismo, kaj Fluxus.

Twentysix Gasoline Stations, 1963 de Ed Ruscha.
Manpentrita kovrilpaĝo de Blake por Songs of Innocence and of Experience. Tiu versio de la kovrilpaĝo estas el Kopio Z nuntempe tenita de la Kongresa Biblioteko.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti