Artistnomo
Artistnomo (artistonomo) estas kromnomo de fama persono. Artistnomon ofte uzas varieteaj kaj cirkaj artistoj, kantistoj kaj aliaj muzikistoj, aktoroj, iluziistoj, verkistoj de bildstrioj kaj malpli kutime ankaŭ sportistoj, ekzemple brazilaj futbalistoj.
Artistnomo tipe estas pli simpla kaj eleganta ol la oficiala nomo de la persono. Artistnomo ankaŭ servas por distingi la publikan vivon de artisto disde la privata. Funkcion similan al artistnomo havas la batalnomoj kiujn uzas certaj politikistoj kaj ankaŭ boksistoj.
Artistnomo distingiĝas de pseŭdonimo (kaŝnomo) en tio, ke ĝi ne estas intencita por anonimigi la portanton sed, male, por konatigi ĝin. Aliflanke, ĝi distingiĝas de karesnomo aŭ petolnomo en tio, ke ĝi uziĝas en pli oficiala maniero.
Kelkaj unuopaj artistnomojRedakti
Kantistoj kaj aliaj muzikistojRedakti
- 50 Cent - Curtis Jackson
- Beck - Bek David Campbell
- Billie Holiday - Eleanora Fagan Gough
- Bob Dylan - Robert Zimmerman
- Bono - Paul Hewson
- Elton John - Reginald Dwight
- Eminem - Marshall Bruce Mathers
- George Michael - Georgios Kyriacos Panayiotou
- JoMo - Jean-Marc Leclerq
- Lady Gaga - Stefani Germanotta
- Niko - Christa Päffgen
- Ringo Starr - Richard Starkey
- Sid Vicious - John Simon Richie
- Tina Turner - Anna Mae Bullock
AktorojRedakti
- Audrey Hepburn - Edda Kathleen van Heemstra Hepburn-Ruston
- Boris Karloff - William Pratt
- Cary Grant - Archibald Alexander Leach
- John Wayne - Marion Michael Morrison
- Judy Garland - Frances Gumm
- Lauren Bacall - Betty Joan Perske
- Marilyn Monroe - Norma Jean Mortenson (Norma Jean Baker)
- Marlene Dietrich - Maria Magdalena Dietrich
- Martin Sheen - Ramón Gerardo Antonoio Estévez
- Yves Montand - Ivo Livi
PornoaktorojRedakti
- Clara Morgane - Emmanuelle Aurélie Munos
- La Cicciolina - Ilona Staller
DancistojRedakti
- Fred Astaire - Fredrick Austerlitz
- Josephine Baker - Freda Josephine McDonald
- Mata Hari - Margareta Gertruda Zelle
Aparte notinda kazoRedakti
- Mirin Daĵo - Arnold Gerrit Henskes
IluziistojRedakti
- David Copperfield - David Seth Kotkin
- Harry Houdini - Erich Weiss
- Trixini - Hansjörg Kindler
BildliteraturistojRedakti
- Hergé - Georges Remi
FutbalistojRedakti
- Pelé - Édson Arantes do Nascimento
- Ronaldinho - Ronaldo de Assis Morreira