Artmuzeo Ahrenshoop

muzeo en Germanio

La Artomuzeo Ahrenshoop (germane Kunstmuseum Ahrenshoop) troviĝas en Ahrenshoop, Germanio. Kiel artista loko ĝi havas jam pli ol 120 jaroj da historio.

Artmuzeo Ahrenshoop
arta muzeo
Lando Germanio vd
Situo Ahrenshoop
Adreso Weg zum Hohen Ufer 36, 18347 Ostseebad Ahrenshoop
Estiĝo 2013
Koordinatoj 54° 22′ 30″ N, 12° 24′ 57″ O (mapo)54.375112.415921Koordinatoj: 54° 22′ 30″ N, 12° 24′ 57″ O (mapo)
Artmuzeo Ahrenshoop (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Artmuzeo Ahrenshoop (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Artmuzeo Ahrenshoop
Artmuzeo Ahrenshoop
Situo de Artmuzeo Ahrenshoop
Map
Artmuzeo Ahrenshoop
Retpaĝo https://kunstmuseum-ahrenshoop.de
vdr

Historio redakti

Komenco estis jam en la 19-a jarcento kun ĉiam granda bunteco. Centoj da grandaj geartistoj de ĉiuj skoloj kaj pentradmanieroj en al moderna germana arto venis tien ĉi aŭ en la regionon najbaran. Ili tie inspiritis. La kolektoj de la muzeo donas enrigardojn en la artistan heredaĵon de la pentrista kolonio kaj de la el ili naskiĝintaj evoluoj kun kiuj kontaktis ne nur Ahrenshoop mem sed ankaŭ la regiono marborda malproksima ĝis Hiddensee, Rügen kaj Usedom.

Dum la tempo de la nacisocialisma diktaturo aparis artistoj kiel Werner Gilles kaj Ernst Wilhelm Nay - serĉante ripozumon antaŭ la persekuto - tie ĉi. Novaj gastoj venis post la Dua mondmilito en la lokon kulturan, kiu baldaŭ enkorpigitis en la oficialaj komunismaj kulturpolitiko de GDR. Tamen ankaŭ ekster la ŝtate kontrolita libertemppasigadorganizo artistoj "malfacilaj" kiel ekz. Edmund Kesting (kiu jam dum la Tria Regno fifamigitis) ja sukcesis agadi surloke. Junaj pentristoj el Halle (Saale) venis tien ĉi sed ankaŭ la berlinanoj grupiĝantaj ĉirkaŭ Manfred Böttcher aŭ Harald Metzke. Krome la lepsikanoj ne mankis nek la pli mallaŭtuloj el Dresdeno ("peinture"). Ili ĉiuj la etoson de la loko ĝuis, pliriĉigante ĝin kaj transdonante ĝin al estontaj generacioj.

Prezentadoj redakti

Por la komenco tipaj reprezentantoj estis Elisabeth von Eicken, Anna Gerresheim, Paul Müller-Kaempff, Friedrich Wachenhusen, Hugo Richter-Lefensdorf i.a. Kelkaj jam en la finiĝanta 19-a jarcento estis gastoj en la regiono sen setli. La Klasika moderno precipe disde Berlino influis la partojn de ĉe la Balta Maro, sed ne nur. Ankaŭ de alie venis artistoj. Famuloj kiel Alexej von Jawlensky, Erich HeckelLyonel Feininger ankaŭ havis grandan rolon. Tamen ekgravis pli - ekde la tempo de la Vajmara Respubliko - artistoj de "alia moderno" kiel Hans Brass, Alfred PartikelGerhard Markcks.

Koncepto redakti

Inicitativuloj burĝaj de la tuta lando engaĝiĝas en Ahrenshoop. La societo respondeca estas de komuna utileco kaj patronas fondaĵon daŭre kreskantan. Financaj rimedoj venas ankaŭ de Berlino kaj de la ŝtato de Meklenburgo-Antaŭpomerio. Volker Staab kaj lia arkitekta teamo evoluigis konstruaĵon kiu memorigas onin je la vilaĝa strukturo de la artista kolonio transprenante lokajn konstrutradiciojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo muzea