Arturo Alfandari
Arturo ALFANDARI (naskiĝis la 8-an de junio 1888, mortis la 1-an de majo 1969) estis belga diplomato, konata kiel kreinto de la planlingvo Neo.
Arturo Alfandari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1888 en Italio |
Morto | 1-an de majo 1969 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | germana • angla • franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto diplomato |
Biografio
redaktiAlfandari originis el itala-juda[1] familio. Dum la Unua Mondmilito li okupiĝis pri kriptologio ĉe la stabo de la itala armeo. Post la milito li establiĝis en Belgio, unue kiel eksportisto, poste kiel belga diplomato.[2]
Neo
redaktiLia propono por la planlingvo Neo disvolviĝis en la 1930-aj jaroj kaj estis unuafoje prezentita al la publiko en malgranda, memeldonita libro en 1937. La finan version li prezentis ekde 1961.
La projekto de Alfandari estis priskribita kiel la natura kaj neevitabla pluevoluigo de Esperanto (P. Rasquin) kaj kiel radikala kaj kontentiga reformo de Esperanto, konseriderebla de esperantistoj eĉ kiel plisimpligo de ilia lingvo (A. Lavagnini).
Referencoj
redakti- ↑ Leah Bornstein-Makovetsky. "Alfandari Family." Encyclopedia of Jews in the Islamic World. Executive Editor Norman A. Stillman. Brill Online, 2015. <http://referenceworks.brillonline.com/entries/encyclopedia-of-jews-in-the-islamic-world/alfandari-family-SIM_0001260> Alirdato: 2015-11-10
- ↑ (1961-06-16) Life Magazine.