As Aventuras de Gui & Estopa

televida serio


As Aventuras de Gui & Estopa (portugallingve por La Aventuroj de Gui & Estopa) estas brazila animacia televidserio kreita de Mariana Caltabiano. La serion ekelsendis la televida kanalo Cartoon Network en 2009.[1]

La Aventuroj de Gui & Estopa
animacia televida serio
Originala titolo As Aventuras de Gui & Estopa
Originala lingvo brazilportugala lingvo
Origina lando Brazilo
Ĝenro comedy television series, familia televida serio, aventura televida serio, porinfana televida serio
Reĝisoro Mariana Caltabiano
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 89
Daŭro sen reklamoj 3
Elsendo
Unua elsendo 2009
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La dua sezono estis dissendita en 2010.[mankas fonto] La tria sezono estis dissendita la 13-an de novembro 2011.[2] La kvara sezono estis dissendita la 7-a de septembro 2015 de Cartoon Network.[3] La kvina sezono estis dissendita en aprilo 2021 de Boomerang.[4]

Enhava resumo redakti

La Misaventuroj de Gui kaj Estopa, du junaj hundoj kaj iliaj amikoj, Cróquete, Pitiburro, Fifivelinha kaj Ribaldo.

Roluloj redakti

  • Gui "Iguinho" (voĉaktoro — Mariana Caltabiano): Blanka terhundo de West Highland[5] kiu estas la ĉefrolulo de la televidserio.
  • Estopa (voĉaktoro — Eduardo Jardim): dika griza hundo kiu estas la plej bona amiko de Gui.
  • Cróquete Spaniel (voĉaktoro — Mariana Caltabiano): bruna skolopa spanielo kiu estas la koramikino de Gui
  • Pitiburro (voĉaktoro — Eduardo Jardim): flavgriza pit bull kiu estas la amiko kaj rivalo de Gui.
  • Dona Iguilda (voĉaktoro — Mariana Caltabiano): la patrino de Gui.
  • Fifivelinha (voĉaktoro — Mariana Caltabiano): knabino kun purpuraj haroj.
  • Ribaldo "Riba" (voĉaktoro — Arly Cardoso): muso kun bluaj ĝinzoj.
  • Róquete Spaniel (voĉaktoro — Mariana Caltabiano): franca flavgriza spanielo kiu estas la pli aĝa kuzo de Cróquete.
  • Professora Jararaca (voĉaktoro — Ricardo Aidar): Bothrops jararaca.
  • Pitibela: la koramikino de Pitiburro.
  • Pitbalinha: la pli juna frato de Pitiburro.
  • Jaiminho: porko.
  • Nerdson (voĉaktoro — Eduardo Jardim): la najbaro de Gui.
  • Irmãozão: granda kaj forta flavgriza hundo.
  • Justin Bibelô: flava birdo kaj parodio de Justin Bieber.[2]
  • Lívia: sunbruna hundino.
  • Birdy: ruĝa birdo.
  • Dr. Oscar Toon: kuracisto.
  • Jack Pé D'Curry: franca rozkolora hundo.
  • Bisa: la praavino de Gui.
  • Rafael Chacal: parodio de Rafael Nadal.

Referencoj redakti

  1. Redação (13-an de julio 2007) Cartoon Network estreia "Gui & Estopa", de Mariana Caltabiano (portugale). Arkivita el la originalo je 22-an de marto 2023. Alirita 19-an de oktobro 2023.
  2. 2,0 2,1 Nielsen Souza: Gui & Estopa: terceira temporada estreia este mês no Cartoon Network (brazilportugale). ANMTV (12-an de novembro 2011). Arkivita el la originalo je 24-an de marto 2023. Alirita 19-an de oktobro 2023.
  3. Ricardo Marques (29-an de julio 2015) Setembro: Irmão do Jorel e Gui & Estopa com episódios inéditos no Cartoon Network (brazilportugale). Além da Tela. Arkivita el la originalo je 19-an de oktobro 2023. Alirita 19-an de oktobro 2023.
  4. Milton Dotta (30-an de marto 2021) Abril en Boomerang Latinoamérica: Especial de Oddbods, Gui & Estopa nueva temporada y más - TVLaint (hispane). TVLaint. Arkivita el la originalo je 23-an de marto 2023. Alirita 19-an de oktobro 2023.
  5. Mande a foto do seu "Iguinho" (portugale). iG São Paulo – Redação (21-a de augusto 2012). Arkivita el la originalo je 9 April 2016. Alirita 3 April 2015.

Eksteraj ligiloj redakti