As bestas

hispan-franca filmo de 2022

As bestas estas rura trilero hispan-franca de 2022 reĝisorita de Rodrigo Sorogoyen kaj protagonistigita de Denis Ménochet, Marina Foïs, Luis Zahera kaj Diego Anido. La agado okazas en Galegio kaj estis filmita en franca, hispana kaj galega.

As bestas
filmo
Originala titolo As bestas
Originala lingvo hispana lingvo • franca lingvo • galega lingvo
Kina aperdato 20 jul. 2022, 30 mar. 2023
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo
Kameraado Alejandro de Pablo
Reĝisoro(j) Rodrigo Sorogoyen
Produktisto(j) Sandra Tapia Díaz
Scenaro Isabel Peña Domingo • Rodrigo Sorogoyen
Loko de rakonto Galegio
Muziko de Olivier Arson
Rolantoj Denis Ménochet • Marina Foïs • Luis Zahera • Diego Anido
Produktinta firmao Arcadia Motion Pictures 
Le Pacte
Honorigoj Premio Feroz for Best Drama • César Award for Best Foreign Film • Goya Award for Best Film
IMDb
vdr

Ĝi ricevis la premion de la publiko Ciudad de Donostia al la plej bona eŭropa filmo en la Donostia Kinfestivalo.​ En la Goya-premioj ĝi ricevis naŭ premiojn, inter kiuj al plej bona filmo, plej bona reĝisoro (Rodrigo Sorogoyen), plej bona protagonista aktoro (Denis Ménochet), plej bona diaranga aktoro (Luis Zahera) kaj plej origina scenaro (Isabel Peña kaj Rodrigo Sorogoyen).

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en rura galega etoso, la intrigo sekvas francan paron kiu instaliĝas en malgranda vilaĝeto kiu serĉas konekti kun la naturo tra la ekologia agrikulturo kaj la promocio de la rura turismo. Tamen, tio rezultas en malamikeco kaj violento de paro da najbaroj ĉefe pro malkonsento pri la instalado de ventogeneratoroj en la valo, kio postulus vendon de la teroj al la firmao kiu proponas la projekton.

La filmo inspiriĝas libere en murdo reale okazinta en januaro de 2010 en la vilaĝo Santoalla, municipo Petín (provinco Orense) kun 1 076 loĝantoj en 30,4 km².​

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Aktor(in)o Personaje
Denis Ménochet Antoine Denis
Marina Foïs Olga Denis
Luis Zahera Xan Anta
Diego Anido Lorenzo Anta
Marie Colomb Marie Denis
Luisa Merelas Madre Anta
José Manuel Fernández y Blanco Pepiño
Federico Pérez Rey Cabo 1 Mariano
Javier Varela Cabo 2 Xosé
David Menéndez Cabo 3 Alfonso
Xavier Estévez Sargento Espín
Gonzalo García Breixo
Pepo Suevos Farmisto
Machi Salgado Rafael
Emile Duthu Pierrot

Eksteraj ligiloj redakti

  • Informo pri As Bestas
  • Santoalla (Daniel Mehrer kaj Andrew Becker, 2016). Dokumenta filmo pri la reala murdo.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo As bestas en la hispana Vikipedio.