Denis Ménochet

franca aktoro

Denis MÉNOCHET (Enghien-les-Bains, 18a de septembro 1976) estas franca aktoro, konata ĉefe pro siaj partoprenoj en filmoj kiel Hannibal rising, Inglourious Basterds, Robin Hood, Forces spéciales kaj As bestas.

Denis Ménochet
Persona informo
Denis Ménochet
Naskiĝo 18-an de septembro 1976 (1976-09-18) (47-jaraĝa)
en Enghien-les-Bains
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Acting International vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 2003– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

En 2003 li aperis kiel invitito en la franca televida serio La crème de Camera Café en kiu li ludis la rolon de Patrick en la epizodo "Le syndrome de Stokholm", kaj samjare li ludis la rolon de la frato André dum la epizodo "Le grand soir".

En 2007 li ludis la policestron en la filmo Hannibal Rising. Samjare li ludis la rolon de la ĵurnalisto de Orly en la filmo La Môme (filmo) protagonistigita de Marion Cotillard.

En 2009 li aperis en la filmo Inglourious Basterds en kiu li ludis la rolon de Perrier LaPadite, la franca laktovendisto kiu perfidas la judan familionm post pridemandado fare de la nazioj. En 2010 li ludis la rolon de la soldato Adhemar en la filmo Robin Hood. Samjare li aperis en la filmo La rafle kiel Corot, la komandanto de Beaune-la-Rolande.

En 2011 li formis parton de la filmo Forces spéciales kiel kapitano de la grupo de la francaj specialaj fortoj, kiu mortas ricevinte pafon.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Denis Ménochet en la hispana Vikipedio.