Askaridozo

(Alidirektita el Askaridinfekto)

Askaridozo estas parazita infekto kaŭzita de askarido (Ascaris lumbricoides), kiu similas al lumbrikotervermoj. Askaridozo povas estigi senapetitecon (aŭ male, apetitegon), malbonan nutradon, ventran doloron, lakson, urtikarion, intestan gason, palpitacion, sendormecon, epilepsion; kelkfoje ankaŭ bronkiton, obstrukcon de la intesto aŭ de la koledoko, anemion ktp.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
B77 askaridozo
vdr

Ĝi estas tre ofta malsano en tropikaj regionoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, unu kvinono de la homaro havas tiun malsanon. En kelkaj partoj de Brazilo, 90% de la lonĝantaro estas atakita de askaridoj.