Asocio por Volontuloj pri Senpaga Jura Asistado

homrajta neregistara organizaĵo

La organizaĵo Asocio por Volontuloj pri Senpaga Jura Asistado - angle Free Legal Assistance Volunteers' Association ("Free LAVA") - estas homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Cebuurbo, ĉefurbo de la filipina provinco Cebuo, kiun pli-malpli en 1987 starigis kaj movigis la juristino Winefreda Geonzon (1941-1990). En 1984 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Asocio por Volontuloj pri Senpaga Jura Asistado
Free Legal Assistance Volunteers' Association
Sidejo Cebuurbo, Filipinoj
Tipo homrajta neregistara organizaĵo
Lingvoj

cebua, tagaloga, angla

vdr

La gvidantino kaj siaj helpantoj alfrontis la multajn maljustojn kaj fitraktadojn de la jura sistemo dum la militregado de la reĝimo de Ferdinand Marcos (1965 - 1986). Homoj, inkluzive de junaj infanoj, estis malliberigitaj sen akuzoj aŭ proceso; ofte ili estis malliberigitaj eksterproporcie longe, torturitaj kaj brutaligitaj, aŭ simple forgesitaj. En respondo, la juristino starigis la organizaĵon, jurhelpan oficejon por viktimoj de homrajtaj malobservoj, kaptitoj kiuj ne povis pagi advokatojn kaj homojn kies kazoj havis implicojn por socia justeco.

La projekto serĉis servi kaptitojn, unue elserĉante ilin kaj poste vizitante ilin en malliberejo. La volontuloj vidis propraokule la terurajn kondiĉojn al kiuj estis submetitaj malliberuloj: malbonajn aŭ neekzistantajn sanitarajn instalaĵojn, kronikan troloĝatecon, betonajn plankojn kun neniuj matoj por dormado kaj nur malmulte da protekto kontraŭ atakoj de kunkaptitoj.

Antaŭ la fino de la 1980-aj jaroj, preskaŭ 30 grupoj estis implikitaj en la laboro de la projekto, aranĝante triangulan programon de krimpreventado, senpagan juran asistadon kaj rehabilitadon. La organizaĵo povis negoci kelkajn reformojn post kiam milita juro finis en la lando, interalie permesante al kaptitoj en la urba malliberejo de Cebuurbo organizi sian propran konsilion por paroli kun la aŭtoritatoj.

En 1995, aldone la projekto Children in Conflict with the Law ("infanoj en konflikto kun la leĝaro") estis fondita. Ekde tiam, laborado kun infanoj kaj junuloj en risko estis ĉefa fokuso de la agado.

La organizaĵo daŭre ekzistas, ekde la komenco de la 2000-aj jaroj sub nova nomo Free Rehabilitation, Economic, Education and Legal Assistance Volunteers Association (mallongigo daŭre "Free LAVA"), kaj en 2012 estis denove premiita, ĉi-foje per la trijara premio de la fondaĵo RAFI en la provinco Cebuo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti