José de Assis Valente (Santo Amaro, 19-an de marto 1911 – Rio-de-Ĵaneiro, 6-an de marto 1958) estis brazila ilustristo kaj komponisto, kiu sin mortigis pro ŝuldoj.

Assis Valente
Bazaj informoj
Naskiĝo 19-an de marto 1911 (1911-03-19)
en Santo Amaro
Morto 10-an de marto 1958 (1958-03-10) (46-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Deveno Santo Amaro
Ĝenroj Sambo
Profesio Komponisto, ilustristo
vdr

Li estas konata ĉar komponis diversajn kantojn por Carmen Miranda. Tamen, unu el liaj famaj kantoj, "Brasil Pandeiro", estis malakceptita de ŝi.

Valente estas konsiderita pioniro en la popola muziko de Brazilo, ĉar li kreis multajn tipajn kantojn kiel Cai, Cai, Balão kaj la kristnaskan kanton Boas Festas, ambaŭ en 1933.

Biografio redakti

En la 1930-aj jaroj li komponis siajn unuajn sambojn, tro kuraĝigita de amikoj. Multaj el liaj muzikaĵoj sukcesis en la voĉoj de famaj kantistoj kiel Carmen Miranda, Orlando Silva, Carlos Galhardo kaj aliaj. Lia admiro por Carmen faris lin lerni ludi gitaron, pensante ke la instruisto estis ŝia adopta patro, kio ne estis vera. La pasio ne haltis lin komponu multajn kantojn por ŝi, ĉiam estantaj en ŝiaj diskoj.