La Atako Torre (ECO D03) estas grava sistemo por ludi fermitan malfermon. Ĝi estas solida strukturo, kiu generas taktikajn ludojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al la meksika GM Carlos Torre Repetto, kiu sukcese uzis ĝin en la 1920-aj jaroj. Kvankam ĝi similas, ĝi ne devas esti konfuzita kun la Atako Trompovsky, la antaŭa evoluo de la ĉevalo multe ŝanĝas la aferojn. Ĝi pli rilatas al la Sistemo Colle, en la senco ke la ŝakpecoj estas evoluigitaj preskaŭ sendepende de tio, kion faras nigro: e3, c3, Ĉbd2, Kd3, 0-0; sed la strategiaj ideoj estas tute malsamaj. Kontraŭe al la Sistemo Colle, blanko intencas lanĉi atakon kontraŭ la reĝa flanko kaj ludi Ĉe5 al f4 kaj movi la turon al la tria linio (Tf3-g3 aŭ h3). Nigro devas esti tre singarda kun la Atako Torre ĉar se li ludas pasive li finas en pli malbonaj pozicioj. Tamen kun bona ludo nigro havas nenion timindan.

Atako Torre
pozicio
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Atako Torre. Ĉefa pozicio
ECO D03
Tipo Fermitaj malfermoj
Duonfermitaj malfermoj
vdr

Ĉefa linio redakti

1.d4 Ĉf6 2.Ĉf3 d5 3.Kg5
1.d4 Ĉf6 2.Ĉf3 e6 3.Kg5
1.d4 Ĉf6 2.Ĉf3 g6 3.Kg5
1.d4 d5 2.Ĉf3 Ĉf6 3.Kg5
3.(...) e6 4.e3 c5 5.Ĉbd2 Ke7 6.c3 Ĉbd7 7.Kd3
3.(...) g6 4.e3 Kg7 5.Ĉbd2 O-O 6.Kd3 c5 7.c3

Vidu ankaŭ redakti