Ateledoj

familio de simioj
(Alidirektita el Atelidae)

La Ateledoj (Atelidae) estas familio de primataj platirinoj, nome unu de la kvin familioj agnoskitaj de simioj de Ameriko.[1][2]​ Ĝi inkludas kvin genrojn, nome Alouatta (Hurluloj), Ateles (aranesimioj), Brachyteles (lanaranesimioj), Lagothrix (lansimioj) kaj Oreonax (Flavvosta lansimio), kiuj siavice dividiĝas en 27 nuntempaj specioj.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ateledoj
Iom el la specia diverseco de la familio
Iom el la specia diverseco de la familio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Seknazaj simiuloj Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Mikroordo: Platyrrhini
Familio: Ateledoj, Atelidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ateles fusciceps

La ateledoj vivas laŭlonge de Centra kaj Suda Ameriko. La genro Alouatta (Hurluloj) estas la plej disvastigata inter la amerikaj simioj (platirinoj) kaj ili vivas el suda Meksiko ĝis norda Argentino. Ankaŭ la Ateles (aranesimioj) estas en tre ampleksa teritorio, el suda Meksiko ĝis la baseno de Amazono. La Lagothrix (lansimioj) tamen estas limigitaj ĉefe al la baseno de Amazono, kun la escepto de la Flavvosta lansimio (iam Lagothrix flavicauda, sed nun jam Oreonax flavicauda) kiu estas limigita al malgrandaj areoj de Andoj en Peruo, dum ankaŭ la du specioj de Brachyteles (lanaranesimioj) estas minacataj kaj limigitaj al malgrandaj areoj de la orienta marbordo de Brazilo.[3]

Ĉiuj specioj de la familio estas ĉefe arboloĝantaj kaj ili estas ekskluzive en arbaraj medioj. Ili estas la plej grandaj simioj de Ameriko; ilia korpo gamas inter 38,2 kaj 68,6 cm en la specioj de la subfamilio Atelinae (lansimioj, aranesimioj) kaj inter 55,9 kaj 91,5 cm en la subfamilio Alouattinae (hurluloj). La vostolongo en ĉiuj specioj gamas inter 50 kaj 91 cm proksimume kaj la korpa pezo inter 4 kaj 15 kg.[3]​ La du specioj agnoskitaj de la genro Brachyteles kun averaĝa pezo de 9,6 kg ĉe maskloj kaj de 8,4 kg ĉe inoj, estas la plej grandaj specioj inter platirinoj.[4]

La ateledoj estas dumtaguloj kaj ĉefe arboloĝantaj. Ili ariĝas en grupoj de inter 3 kaj 100 individuoj; la lansimioj tendencas formi grupojn pli grandajn, de inter 30 ĝis 40 animaloj, dum la hurluloj moviĝas laŭ grupoj pli malgrandaj, de inter 3 kaj 19 individuoj. Ili estas fruktomanĝuloj, sed manĝas foliojn, burĝonojn, florojn kaj insektojn.

Notoj redakti

  1. Anthony B. Rylands; Russell A. Mittermeier (2009). «The Diversity of the New World Primates (Platyrrhini): An Annotated Taxonomy». Developments in Primatology: Progress and Prospects (en angla) 2: 23-54. doi:10.1007/978-0-387-78705-3_2. Arkivita el la originalo la 13an de Septembro 2019. Konsultita la 5an de Novembro 2012.
  2. Wilson, Don E.; Reeder, DeeAnn M., eds. (2005). «Atelidae». Mammal Species of the World (en angla) (3a eldono). Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2 vol. (2142 pp.). ISBN 978-0-8018-8221-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 ​ Cawthon Lang KA (Aŭgusto 2006). «Muriqui (Brachyteles) Taxonomy, Morphology, & Ecology». Primate Factsheets (en angla). Arkivita el la originalo la 4an de Majo 2009. Konsultita la 4an de Novembro 2012.
  4. Cawthon Lang KA (Aŭgusto 2006). «Muriqui (Brachyteles) Taxonomy, Morphology, & Ecology». Primate Factsheets (en angla). Arkivita el la originalo la 4an de Majo 2009. Konsultita la 4an de Novembro 2012.