Metroo de Ateno

(Alidirektita el Atena Metroo)

La Metroo de Ateno estas la subtera metrosistemo de Ateno, Grekio, konstruita de la metrokompanio Attiko (Αττικό Μετρό) (laŭlitere “metroo de Atiko”) kaj la kompanio ISAP (greke Ηλεκτρικοί Σιδηρόδρομοι Αθηνών-Πειραιώς, Ilektrikoi Sidirodromoi Athinon-Pireos) (elektraj fervojoj de Ateno al Pireo).

Metroo de Ateno
Μετρό Αθήνας
emblemo
metroo
Komenco 27-a de februaro 1869 vd
Lando(j) Grekio vd
Situo Ateno
Retejo Oficiala retejo
vdr
La metrostacio de Pireo.

Historio redakti

La linio 1 de la metroo estis inaŭgurita la 27-a de februaro 1869 kiel vaportrajno kiu ligis Atenon kun Pireo. La metrolinio estis elektrigita en 1904 kaj la kompanio kiu funkciigis ĝin kiel elektra fervojo SA de Ateno al Pireo en 1976. Hodiaŭ, la linio 1 atingas la ĉeurban kvartalon Kifisia kaj ĝi ankaŭ estas konata kiel verda linio au "elektra".

La konstruado de la metrolinioj 2 kaj 3 komenciĝis en novembro 1991 por la plibonigado de la trafiko kaj por la purigado de la media poluado malpliigante la fumnebulon de Ateno. En 1997 ekis la konstruado inter la metrostacioj Sintagma kaj Panepistemiou. Pro timo de detruado de la avenuo de Panepistemiou, la universitaton kaj la tunelon, la konstruado estis ĉesigita. Post plifortigado de la tereno en tiu zono la konstruado estis rekomencita.

La metrolinioj 2 kaj 3, konstruitaj de Attiko Metro S.A. Ili estas konataj kiel ruĝa linio kaj blua linio, respektive, estis inaŭgurataj en 2000 kaj en 2005 ĝi havis 23 metrostaciojn inter la du. La linio 3 atingis la Internacian Flughavenon Eleftherios Venizelos en somero 2004.

Linioj redakti

Linio Koloro Itinero Inaŭgurado Longeco Metrostacioj
1 Verda Piraeus ↔ Kifissia 1904 25,7 km 24
2 Ruĝa Anthoupoli ↔ Elliniko 2000 17,5 km 20
3 Blua Dimotiko Theatro ↔ Doukissis Plakentias (Flughaveno E. Venizelos) 2000 47,3 km 27

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti