Attila Petheő
Attila Petheő [atila petO], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Petheő Attila Antal Béla Károly estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis gyöngyösi [djondjoŝi], lia lasta edzino estis Anna Füzess.
Attila Petheő | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1891 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de majo 1942 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Füzess |
Okupo | |
Okupo | aktoro |

Attila Petheő [1] naskiĝis la 11-an de majo 1891 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de majo 1942 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Attila Petheő frekventis privatan aktoran lernejon de Szidi Rákosi, en 1910 li aliĝis al trupo de Teatro Magyar. En la sekvaj jaroj li havis rolojn alterne en la ĉefurbo kaj provinco. Inter 1914-1917 li estis soldato, poste li denove estis aktoro en sia naskiĝurbo. Li aliĝis en 1922 al la Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro en 1939. Li edziĝis en 1911, eksedziĝis en 1919, poste li tuj edziĝis, en 1930 eksedziĝis, fine en la sekva jaro li trifoje edziĝis.
Elektitaj roloj teatraj Redakti
- Kálmán Csathó: Az új rokon - Gedeon Mihály
- Henrik Ibsen: Nora - Rank
- Alexandre Dumas (filo): La dame aux camélias - Duval Armand
Elektitaj roloj teatraj Redakti
- Drótostót (1918)
- Az egér (1921)
- Az Aranyember (1936) - Ali Csorbadzsi
- Mindenki mást szeret (1940)