August OMLOR (naskiĝis la 13-an de marto 1888 en Breitenbach; mortis la 29-an de decembro 1956) estis prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo de 1951 ĝis 1956.


EdE-O

August OMLOR, germano, distrikta prokuroro. Nask 13 marto 1888 en Breitenbach. Multe laboris en klerigaj unuiĝoj, paroladisto kaj verkanto de dialektaj poemoj. E-isto de 1905, aktivulo de 1910. Fondis en 1911 la EG en Saint Ingbert, en 1913 EL por Saargebiet kaj Westpfalz, en 1923 kunfondis EL Saarteritoria. Multaj ekspozicioj kaj prop. paroladoj. UEA-del. de 1911, ĉefdel. 1924. Red. de ,Okultismo' en 1913/14. Historio antaŭmilita de E en S. en manuskripto ĉe GEI.