Malfermi la ĉefan menuon
Paĝo de la toleda kodekso kie estas la komenco de la Auto de los Reyes Magos.
Ludaĵo de la Auto de los Reyes Magos, 1956, Churra

Auto de los Reyes Magos, konata ankaŭ kiel Representación de los Reyes Magos (teatraĵo de la Tri Reĝoj), estas prateatraĵo devena el Toledo, Hispanio, verkita probable en la 12-a jarcento laŭ la litertipo. Ĝi troviĝis en kodekso en la biblioteko de la klerikularo de Toledo, fare de la pastro Felipe Fernández Vallejo, kaj konserviĝas aktuale en la Nacia Biblioteko de Hispanio. La titolo estis farita en 1900 de Menéndez Pidal. Ĝi estas konsiderata la unua teatraĵo aŭ eĉ prateatraĵo kastilia kaj hispana.

La tekstoRedakti

Oni konservas 147 versoijn diversmetrikajn (multmetrikaj) kiuj konstituas nekompletan tekston. La atribuo de parolaĵoj al la diversaj reĝoj estas problema ĉar la teksto estas verkita kontinue kvazaŭ estus proza teksto, sen grafika separo. Nur marketoj ĉe la teksto ŝajne dividas la parolaĵojn. En tiu sama kodekso troviĝas komentoj pri bibliaj tekstoj kaj en du folioj oni kopias la teatraĵon.

La tradicioRedakti

La adorado al la Tri Reĝoj aperas jam en la Evangelio laŭ Sankta Mateo kvankam tie oni parolas nur pri saĝuloj sen referenco al nombro aŭ nomoj. Tiuj "magiuloj" iĝas reĝoj en Tertuliano (160-245) kaj Prudencio kaj tio ĝeneraliĝis en la 11-a jarcento (la teatraĵo estas de la 12-a). Tiu auto ne parolas ankoraŭ pri reĝoj sed difinas illin kiel steleros, nome steluloj kiuj dediĉas sin al studo pri steloj. La nombro de tri rilatas al ties donacoj kaj al la supozitaj relikvoj konservitaj en Kolonjo. Krom la asimiliĝo al la teologia koncepto de la Triunuo, ofta en la mezepoka literaturo.

HistorioRedakti

Kvankam ne estas tiaj klarigoj oni kutime dividas la ludon en kvin scenoj. La unua estas komponita de tri monologoj simetriaj per kiuj la steluloj disputas pri la trovo de nova stelo kaj ties ebla signifo. La dua sceno prezentas la magiulojn kiuj decidas uzi la donacojn por diveni la veran naturon de la naskita infano. La sceno tria montras la magiulojn vizite la palacon de Herodo kiu promesas ankaŭ li adori la naskiton. En la kvina sceno estas monologo de Herodo kiu timas la naskiĝon de la nova regox kaj alvokas siajn saĝulojn por ke ili studu la aferon. Fine Herodo disputas kun siaj saĝuloj kaj la verko interrompiĝas tie.

LudadoRedakti

Plej verŝajne ties ludado okazis ĉirkaŭ la eklaziaj celebroj. Estas en la teksto multaj aludoj al klerikularo. Krome kiel montro de la tiamaj kredoj kaj sentoj estas fioaj aludoj al judoj kiel kutimaj trompuloj.

Moderne oni reprenis la kutimon ludi tiun aŭ similan tekston por la celebroj de tiu festo en Hispanio ĉirkaŭ la 6-a de januaro. Ekde 2001, tiu ludo okzis la antaŭajn tagojn (nome 2-a, 3-a kaj 4-a de januaro) en la Baziliko Ĉieliro de Colmenar Viejo fare de artistoj de naciaj teatroj kaj lokaj junuloj.

LiteraturoRedakti

  • Salvador Miguel, Nicasio. Teatro Medieval, Madrid, La Muralla, 1973.
  • Salvador Miguel, Nicasio. Los orígenes del teatro en Historia de la Literatura Española ediciones Orbis.
  • Donovan,R.B. The Liturgical Drama in Medieval Spain Toronto, 1958.
  • López Morales, Humberto. Tradición y creación en los orígenes del teatro castellano Madrid, Ed Alcalá 1968.

Eksteraj ligilojRedakti