Azad-Kaŝmiro

(Alidirektita el Azad Ĝamuo kaj Kaŝmiro)

Azad-Kaŝmiro (laŭvorte Libera Kaŝmiro), aŭ Azad-Ĝamuo-kaj-Kaŝmiro (urdue آزاد جموں و کشمیر, Azad Jammu u Kaŝmir, mallongige AJK), estas noma mem-regata aŭtonoma teritorio de Pakistano.

Azad-Kaŝmiro
Provinco
FlagoBlazono
unua-nivela administra teritoria unuo • pridisputata teritorio [+]

LandoPakistano

Koordinatoj34° N, 74° O (mapo)33.93808333333373.764555555556Koordinatoj: 34° N, 74° O (mapo)
ĈefurboMuzaffarabad
- koordinatoj34° N, 74° O (mapo)33.93808333333373.764555555556Koordinatoj: 34° N, 74° O (mapo) [+]
Areo13 297 km² (1 329 700 ha) [+]

Loĝantaro4 567 982 [+] (2008)
Denseco343,53 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroChaudhry Abdul Majeed
(ekde )

HorzonoUTC+05:00 [+]
ISO 3166-2PK-JK

Azad-Kaŝmiro (Tero)
Azad-Kaŝmiro (Tero)

Azad-Kaŝmiro (Azad Jammu kaj Kaŝmiro)
Azad-Kaŝmiro (Azad Jammu kaj Kaŝmiro)
DEC
Azad-Kaŝmiro
Azad-Kaŝmiro

Map
Azad-Kaŝmiro

Vikimedia Komunejo:  Azad Kashmir [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

Naciaj simboloj de Azad-Ĝamuo-kaj-Kaŝmiro
Nacia sigelo  
Nacia besto  
Nacia birdo  
Nacia arbo  
Nacia floro  
Nacia sporto  

Tiu regiono kuŝas okcidente de Jammu kaj Kaŝmiro kontrolita kaj administrata de Barato. Ĝi estis parto de iama princlando Jammu kaj Kaŝmiro, kiu ĉesis ekzisti kiel rezulto de la unua Kaŝmira milito okazinta inter Barato kaj Pakistano en 1947.

Ĝi limas kun Gilgit-Baltilando, kun kiu ĝi estas aludita de Unuiĝintaj Nacioj kaj de aliaj internaciaj organizoj, kiel "Pakistan-kontrolita Kaŝmiro" (aŭ Pakistan-administrata Kaŝmiro) kaj estas parto de la disputata Kaŝmira regiono, kiu estis celo de konflikto inter Barato kaj Pakistano ekde 1947.[1] Azad Jammu kaj Kaŝmiro limas kun la ŝtato de Barato samnome Jammu kaj Kaŝmiro oriente (separata el ĝi pere de kontrol-linio), la provincoj de Pakistano nome Ĥajber-Paŝtulando okcidente kaj Panĝabo sude. Kun ĉefurbo ĉe Muzafarabado, Azad Jammu kaj Kaŝmiro kovras areon de 1,3297 km² kaj havas ĉirkaŭkalkule kvar milionojn da loĝantoj.[2][3]

Geografiaj elementoj redakti

Historio kaj politiko redakti

Ĝi estas centro de unu el la plej longaj terdisputoj en la mondo, kaj havas parlamentan formon de registaro. La prezidento estas la konstitucia ŝtatestro, dum la ĉefministro, eltenita de Ministra Konsilantaro, estas la plenumestro. La parlamento de Azad Jammu kaj Kaŝmiro elektas kaj la ĉefministron kaj la prezidenton. La ŝtato havas sian propran Supremajn Tribunalojn. La Ministro de kaŝmiraj aferoj utilas kiel ligilo inter la Registaro de Pakistano kaj la Registaro de Azad Jammu kaj Kaŝmiro.[4]

La Kaŝmira tertremo de 2005 lasis la regionon en senegala detruo, kun 3 milionoj da personoj translokigitaj kaj 100,000 mortoj. Ekde tiam kun helpo el Islamabad kaj de eksterlandaj donantoj ekis rekonstruo de infrastrukturoj. Nune, ties ekonomio ege dependas el agrikulturo, servoj, turismo kaj monsendoj senditaj ĉiujare de membroj de la granda Kaŝmira diasporo. Estas proksimume 1880 hospitalaj litoj, kun totala nombro de kuracistoj, inklude administrajn doktorojn, sansistemajn administrantojn kaj dentistojn de 702. La indico de klerigado de Azad Kaŝmiro estas 64%. Nune la proksimuma indico je bazlernejoj estas de 95% ĉe knaboj kaj 88% ĉe knabinoj (inter 5-9 jaroj).[5]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti