Ĝamuo kaj Kaŝmiro

(Alidirektita el Jammu kaj Kaŝmiro)
w1

Ĝamuo kaj Kaŝmiro estis la plej norda gubernio de Barato. Plejparte lokita en la montaro Himalaja, Ĝamuo kaj Kashmiro dividas limojn kun la gubernioj Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo (sude), Sendependa Kaŝmiro de Pakistano (okcidente), Nordaj regionoj (norde), kaj Popola Respubliko de Ĉinio (norde kaj oriente). La teritorio de Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas disputata inter Barato, Ĉinio kaj Pakistano, kaj estas nomata de Pakistano "Barate okupita Kaŝmiro". Siaflanke Barato priskribas la regionon administratan de Pakistano "Pakistane okupita Kaŝmiro".

Ĝamuo kaj Kaŝmiro
Origina nomo जोम त् कशीर
جۄم تہٕ کٔشِیر

ŝtato de Barato • eksa administra teritoria unuo
Administrado
Estas parto de Barato
Administra centro Srinagaro kaj Ĝamuo
Politiko
Estro Mehbooba Mufti

(ekde 4-a de aprilo 2016)

Demografio
Oficiala lingvo Urdua
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 12 541 302
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Areo 101 387 km² (10 138 700 ha)
Ĝamuo kaj Kaŝmiro sur la mapo de Barato
Ĝamuo kaj Kaŝmiro sur la mapo de Barato
Geografia situo 32° 42′ 0″ N, 74° 54′ 0″ O (mapo)32.774.9Koordinatoj: 32° 42′ 0″ N, 74° 54′ 0″ O (mapo)
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-JK
Eksteraj paĝoj
jk.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Ĝamuo kaj Kaŝmiro [+]
vdr

Ĝamuo kaj Kaŝmiro konsistas el tri regionoj: Ĝamuo, la valo Kaŝmiro, kaj Ladako. Srinagaro estas la somera ĉefurbo, kaj Ĝamuo ĝia vintra ĉefurbo. La kaŝmira valo, ofte nomata "Surtera paradizo", famiĝas pro la bela montara pejzaĝo, kaj la multegaj sanktejoj de Ĝamuo allogas ĉiujare dekmilojn da hinduaj kaj islamanaj pilgrimoj. Ladako, kiu ankaŭ nomiĝas "Malgranda Tibeto", estas renoma pro sia montara beleco, kaj la budhisma kulturo.

Historio redakti

Laŭ hindua mitologio, la valo de Kaŝmiro estis la lagego Satisar kiun la saĝulo Kashjapa malplenigis per kanaligo tra la montoj. La nomo "Kaŝmiro" devenas de la sanskritaj vortoj "ka" (= akvo), kaj "ŝimira" (= sekigi).

Kaŝmiro estis unu el la gravaj centroj de la sanskrita klerismo.

Unue la valo de Kaŝmiro iĝis parto de la Maŭrja dinastio kaj poste parto de la dinastio Kuŝan. En la oka jarcento KE, Kaŝmiro iĝis la centro de la imperio de la hindua reĝo Lalitaditja Muktapida. Lia regno etendiĝis trans norda Barato kaj centra Azio. Meze de la 12a jarcento, Kaŝmiron invadis la islama turka armeo. La turka regno finiĝis kiam la mogola imperiestro Akbaro invadis Kaŝmiron en 1586. Li instalis sian hinduan kunulon Ramchandra la Unua guberniestro de la himalaja regnero. Ramchandra fondis la urbon de Ĝamuo (tiel nomita pro la hindua diino Ĝamva Mata) sude de la montaro Pir Panĝal.

En 1965 tiu areo estis la komencejo de la Barat-Pakistana Milito post Pakistano klopodis enfiltri fortojn en Ĝamuo kaj Kaŝmiro por stimuli ribelon kontraŭ la regado fare de Barato. Tio finis per malsukceso ambaŭflanke sed ĉefe de Pakistano. Io simila ripetiĝis dum la Kargila Milito de 1999.

Geografio kaj klimato redakti

En Ĝamuo kaj Kaŝmiro troviĝas multaj valoj, ekz., Kaŝmiro, Tawi, Ĉenabo, Poonch, Sind kaj Lidder. La ĉefa valo Kaŝmiro estas 100 km larĝa kaj havas areon de 15.520,3 km². Laŭ la nordorienta flanko de valo troviĝas la ĉefmontaro Himalajo. La bela kaj dense-loĝata valo havas mezan altecon de 1850 m.

La rivero Ĝhelum estas la nura grava himalaja rivero kiu fluas tra la valo de Kaŝmiro. La riveroj Induso, Tawi, Ravi kaj Ĉenabo estas la ĉefaj riveroj kiuj fluas tra la gubernio. Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas hejmo por multaj himalajaj glaĉeroj. La glaĉero Siaĉen estas 70 km longa, kaj do la plej longa himalaja glaĉero.

Vidu ankaŭ redakti