Bálint Bachmann

arkitekto

Bálint Bachmann [baĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachmann Bálint (en la nomfino "nn" ne estas eraro!) estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia patro estis same arkitekto Zoltán Bachman.

Bálint Bachmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1970 (1970-11-13) (53-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika Universitato de Aplikataj Sciencoj de Vircburgo-Ŝvajnfurto (–1995) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Zoltán Bachman Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
lektoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bálint Bachmann[1] naskiĝis la 13-an de novembro 1970 en Pécs.

Biografio

redakti

Bálint Bachmann akiris arkitekturan bakalaŭron helpe de stipendio en Würzburg en 1995, plian diplomon (MA) en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1999. Post la bakalaŭro li laboris jaron en Zwickau, inter 1996-1998 en Pécs, pli poste li instruis du lernojarojn en Universitato Janus Pannonius. Inter 1998-1999 li laboris en Tokio, sed en 1999 li kun lia patro establis propran arkitekturan atelieron en Pécs. Inter 1999-2002 li estis ankaŭ asistanto en la sama urbo, inter 2002-2007 lektoro, inter 2007-2013 docento, inter 2009-2013 dekano, ekde 2011 katedrestro (kun rango profesoro), en 2012 institutestro. Intertempe en 2006 li akiris sciencan gradon DLA, post 2 jaroj li habilitiĝis. En 2018 li estis nomumita rektoro de Universitato Metropolitan. Li ricevis 3 premiojn en 2017.

Liaj libroj

redakti
  • Rajzok (2010, kun Zoltán Bachman)

Elektitaj artikoloj

redakti
  • Szőlőhegyi présház rekonstrukciója (1998)
  • Rókus sétány rekonstrukciója (2010)
  • Modern Városok Program (2016)

Elektitaj arkitekturaj planoj

redakti
  • universitata biblioteko Jamanaŝi Gakuin, Tokio (2009)
  • rekonstruado de prakristanaj tomboj, Pécs (2007)
  • universitata esplorinstituto, Pécs (2012)

Vidu, aŭdu ankaŭ

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti