Zoltán Bachman [baĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachman Zoltán estis hungara arkitekto, dekoraciisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Gábor Bachman, lia filo estis Bálint Bachmann.

Zoltán Bachman
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1945 (1945-04-21)
en Oradea
Morto 2-an de julio 2015 (2015-07-02) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Subskribo Zoltán Bachman
Familio
Infano Bálint Bachmann
Okupo
Okupo arkitekto • scenografo
vdr

Zoltán Bachman[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1945 en Oradea (Rumanio), li mortis la 2-an de julio 215 en Pécs.

Biografio redakti

Zoltán Bachman apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed li lernis jam en Hungario, en Komló. Li maturiĝis en arta gimnazio en Pécs, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1968. Lia plej grava instruisto estis Frigyes Pogány. Post siaj studoj li ligiĝis ĝismorte al Pécs. Krom la planadoj li instruis ekde 1972 en altlernejo en Pécs, poste jam en Universitato Janus Pannonius, ĉar la altlernejo integriĝis al la universitato. Foje li instruis en Dortmund kaj Würzburg. En 1982 li doktoriĝis, poste li specialiĝis pri restaŭradoj de historiaj monumentoj. En 1999 Zoltán Bachman kun lia filo establis propran arkitekturan atelieron en Pécs. Pli malofte li estis ankaŭ teatra dekoraciisto. Li ricevis premiojn inter 1968-2014, el kio elstaras premio Kossuth en 2005.

Elektitaj arkitekturaj planoj redakti

  • artkolonio en Mecseknádasd (1969)
  • kalvinana preĝejo en Szamoskér (1974)
  • urboranda loĝdomo en Pécs (1983)
  • prakristana maŭzoleo en Pécs (1986)
  • ekspozicia pavilono en Bruselo (1994)
  • prakristanaj tomboj en Pécs (2004-2006)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Fotoj redakti