Béla Bresztyenszky

Béla Bresztyenszky [brestjenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bresztyenszky Béla (kun plena nomo kaj alia skribmaniero Bresztyanszky Béla Adalbert Antal) estis hungara pastro, monaĥo, abato, profesoro, membro (korespondanta en 1836) de Hungara Scienca Akademio.

Béla Bresztyenszky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1786 (1786-08-05)
en Nitrianske Pravno
Morto 15-an de februaro 1851 (1851-02-15) (64-jaraĝa)
en Tihany
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • monaĥo
vdr

Béla Bresztyenszky [1] Arkivigite je 2014-03-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1786 en Hungara reĝlando en Németpróna (nuntempa Nitrianske Pravno en Slovakio). Li mortis la 15-an de februaro 1850 en Tihany. (La mortojaro en 1851 estas erara [2]).

Biografio redakti

Béla Bresztyenszky finis la gimnazion en Székesfehérvár, poste li aliĝis al benediktanoj en 1803. Li plulernis en Győrszentmárton, li pastriĝis en 1810, poste li instruis en gimnazio kaj akademio en Győr, sed li frekventis ankaŭ universitaton en Pest (urbo), kie li ricevis diplomon en 1813. Li estis nomumita abato de Tihany en 1838. Baldaŭe li strebis por bredado de silkraŭpo en la ĉirkaŭaĵo de Tihany.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Lectiones academicae ex mathesi adplicata in usum suorum auditorum conscriptae (1819)
  • Elementa arithmeticae generalis seu algebrae (1824, 1829)
  • Kis geometria, Mechanika magyar nyelven (Malgranda geometrio, mekaniko hungare), (1835)
  • August von Kotzebue: Az óra és a mandolatorta (1837) - tradukita teatraĵo

Fontoj redakti