Nitrianske Pravno
Nitrianske Pravno, hungare Németpróna, germane Deutschproben estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Nemecké Právno. Ankoraŭ 2 vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Nitrianske Pravno | |||
hungare: Németpróna, germane: Deutschproben | |||
municipo | |||
Nitrianske Pravno
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nitrianske Pravno | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | ||
Distrikto | Distrikto Prievidza | ||
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando | ||
Parto de | Horná Nitra | ||
Montaro | Malgranda Fatro | ||
Lokaj partoj | Vyšehradné, Solka | ||
Riveroj | Nitra, Tužina | ||
Situo | Nitrianske Pravno | ||
- alteco | 354 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 52′ 13″ N 18° 38′ 04″ O / 48.87028 °N, 18.63444 °O (mapo) | ||
Areo | 31,194967 km² (3 119,5 ha) | ||
Loĝantaro | 3 274 (31.10.2010) | ||
Denseco | 104,95 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1393 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 972 13 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-46 | ||
Aŭtokodoj | PD | ||
NUTS | 514225 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |||
Vikimedia Komunejo: Nitrianske Pravno | |||
Retpaĝo: www.nitrianskepravno.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiNitrianske Pravno situas laŭ ĉefvojo Prievidza-Žilina, fine de fervojo el Prievidza. Tiu urbo troviĝas je 10 km.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. Poste keltoj, pragermanoj, avaroj kaj slavoj vivis tie. Germanaj ministoj fondis setlejon en la 12-a jarcento, kiu estis jam urbo laŭ dokumento en 1430. Dum la kontraŭ-Habsburgaj tempoj la urbo plurfoje detruiĝis. En 1827 incendio okazis. En 1866 Németpróna perdis esti urbo kaj iĝis grandvilaĝo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Németpróna 2366 homoj, (germanoj en majoritato, slovakoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Privigye, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nitrianske Pravno 3134 homoj, (2957 slovakoj, 94 germanoj).
Vidindaĵoj
redakti- proksime sur montopinto Vyšehrad (829 m alta) restaĵoj de burgo el la bronzepoko
- ĉefplaco kun mezepokaj domoj
- iama renesanca urbodomo el la 17-a jarcento, nun muzeo pri la germaneco
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto proksimume el 1400, en 1715 rekonstruiĝis, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj renoviĝis
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) el la 19-a jarcento
- golgoto de 1934
Famuloj
redaktiEn la iama Németpróna naskiĝis:
- hungara abato Béla Bresztyenszky
- kemiisto József Loczka
- numismatikisto, profesoro József Weszerle
- skulptisto József Damkó.