Béla Csepreghy
Béla Csepreghy [ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csepreghy Béla Jenő Mária estis hungara produktoro, reĝisoro. Lia frato estis Jenő Csepreghy.
Béla Csepreghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csepreghy Béla Jenő Mária |
Naskiĝo | la 8-an de decembro 1907 en ![]() |
Morto | 1952 en ![]() |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1928) ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Jenő Csepreghy ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro location manager (en) ![]() vicdirektoro filmproduktoro ![]() |
Béla Csepreghy [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1907 en Budapeŝto, li mortis en 1952 ie en Usono.
Biografio
redaktiBéla Csepreghy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato Pázmány Péter en 1928. Post la diplomo li laboris en ministerio pri Religio kaj Eduko. Ekde 1937 li estis asistanto en la filma produktejo, en la sekva jaro li jam estis reĝisoro. En 1939 li establis filman firmaon kun Jenő Csepreghy. Post la 2-a mondmilito li translokiĝis al Usono.
Elektitaj reĝisoraĵoj kiel asistanto
redakti- Viki (1937)
- Varjú a toronyórán (1938)
Liaj filmaj laboroj (kiel produktoro)
redakti- Tokaji aszú (1940)
- A régi nyár (1941)
- Külvárosi őrszoba (1942, kun iu alia)
Liaj aliaj filmaj laboroj
redakti- A pusztai királykisasszony (1938, reĝisoro)
- Pénz beszél (1940, scenaristo)