Jenő Csepreghy
Jenő Csepreghy [ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csepreghy Jenő estis hungara reĝisoro. Lia nomo estis en Usono John Shepridge, lia frato estis Béla Csepreghy.
Jenő Csepreghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csepreghy Jenő |
Naskiĝo | la 29-an de januaro 1912 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 6-an de majo 1978 en Maribell ? (Hispanio) |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Csepreghy |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
Jenő Csepreghy [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1912 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de majo 1978 en Maribell ? (eble Marbella?).
Biografio redakti
Jenő Csepreghy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Ekde 1934 li estis asistanto en la filma produktejo (laŭ alia informo li laboris en Holivudo). Ekde 1937 li estis memstara reĝisoro. Post 3 jaroj li establis filman firmaon kun Béla Csepreghy. En 1940 li translokiĝis al Portugalio, poste li migris al Usono. Li estis precipe filmomuntisto.
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Családi pótlék (1937)
- Uz Bence (1938)
- Pénz beszél (1940)
Lia filmomuntista laboro redakti
- Otelo (1952)