DEMETER Béla estis rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Somkerék la 6-an de januaro 1910 kaj mortinta en Bukareŝto la 14-an de decembro 1952. Li estis la pli juna frato de juristo, politikisto János Demeter.

Béla Demeter
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1910 (1910-01-06)
en Șintereag
Morto 24-an de decembro 1952 (1952-12-24) (42-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Frat(in)o János Demeter
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Demeter finis la mezlernejon en Odorheiu Secuiesc kaj en Deĵo, poste li studis en la Altlernejo pri Publikadminstracio en Bukareŝto. En jaroj 1930-33 li estis interna kunlaboranto de la gazeto Keleti Újság. Li partoprenis la redaktadon de la studenta gazeto Erdélyi Fiatalok de Kluĵo. Kiel prezidanto de la vilaĝseminario de Erdélyi Fiatalok (1931–1933) li havis gravan rolon en la popularigo de la vilaĝesplora movado en la gazetaro. Ekde 1936 ĝis 1944 li redaktis la gazeton Erdélyi Gazda, de 1940 ĝis 1944 li estis ĉefredaktoro de la Estilap de Koloĵvaro. Li estis gvidantarano de la Magyar Népközösség kaj de la Erdélyi Magyar Gazdasági Egyesület. Li estis sekretario de Béla Teleki, prizedanto de Erdélyi Párt. Li restis hungara civitano, tamen la hungaraj aŭtoritatoj arestin lin kaj transdonis al Rumanio en 1951. Oni akuzis lin, ke li transdonis indikojn al Hungario por forrompi Transilvanion de Rumanio. Li mortis supozeble sekve de torturoj en malliberejo de loĝkvartalo Văcăreşti de la rumana ĉefurbo.

Verkoj redakti

  • Románia gazdasági válsága (kune kun János Demeter, Kolozsvár, 1930);
  • Hogyan tanulmányozzam a falu életét? (Sociografia demandilo por vilaĝesploristoj) (Kolozsvár, 1931);
  • Az erdélyi falu és a szellemi áramlatok (Kolozsvár, 1932);
  • Az Erdélyi Magyar Gazdasági Egyesület munkája a román impérium alatt (Bp., 1940).

Fonto redakti