Béla Erdőssy [erdOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdőssy Béla estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

Béla Erdőssy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1871 (1871-04-06)
en Okoličná na Ostrove
Morto 25-an de novembro 1928 (1928-11-25) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Apoplexy (en) Traduki kaj pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1889–1895) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto
grafikisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Pentraĵo de Béla Erdőssy: Neĝa vojo

Béla Erdőssy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 6-an de aprilo 1871 en Hungara reĝlando en Ekel (nuntempa Okoličná na Ostrove en Slovakio), li mortis la 25-an de novembro 1928 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Béla Erdőssy akiris diplomon en Reĝa Desegnista Edukejo en 1894. Li lernis precipe de Bertalan Székely. Post la diplomo li plulernis jaron en privata lernejo de Károly Lotz, poste li estis asistanto en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Inter 1897 kaj 1925 li instruis en la menciita Desegnista Edukejo, poste li pensiuliĝis. Ekde 1894 li ofte ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto aŭ en similaj ekspoziciejoj. Liaj pluraj pentraĵoj estas videblaj en Hungara Nacia Galerio. Li ŝatis pentri pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome menciindas liaj akvafortoj kaj grafikaĵoj.

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Piaci jelenet
  • Folyóparton
  • Enteriőr
  • Vásárban
  • Havas út (vidu la foton!)

Elektitaj disĉiploj

redakti

Fontoj

redakti