Béla Fekete Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Nagy Béla estis hungara pentristo, grafikisto. Lia origina nomo estis Fekete Béla.

Béla Fekete Nagy
Persona informo
Naskonomo Fekete Béla
Naskiĝo 5-an de aprilo 1905 (1905-04-05)
en Mecsekszabolcs
Morto 1-an de novembro 1983 (1983-11-01) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoHungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Éva Barta
Infano Q107521974
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Béla Fekete [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1905 en Mecsekszabolcs (nuntempe urboparto de Pécs), li mortis la 1-an de novembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Fekete Nagy akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste desegnopedagogian diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1933. Zoltán Klie estis lia unua konsilisto pri pentroarto. Post siaj studoj li instruis en faklernejo. Ekde 1937 li komencis krei kretajn desegnaĵojn. En la jaroj 1938 kaj 1939 li vivis en Francio. Dum la 2-a mondmilito li havis ceramikan atelieron en Budapeŝto kun sia edzino, la ateliero estis ankaŭ signifa loko por la kontraŭnaziaj homoj. Somere li ofte partoprenis en arta vivo de Artistkolonio (Szentendre). En komenco de la socialismo li tiel aprezis, ke tiu erao ne konvenas pentradi, tial inter 1949 kaj 1964 li havis gravajn inĝenierajn postenojn. En 1965 li pensiuliĝis kaj li denove pentradis.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1931, 1944, 1946, 1947, 1962, 1986, 1994)
  • Zuriko (1946)
  • Szentendre (1968, 1977)
  • Szombathely (1977)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szentendrei kőhegy (1938)
  • Női akt (1939)
  • Négerek (1940)
  • Térkép (1947)
  • Menedék III. (1949)
  • A vörös gyűrű (1966)
  • Kőhegy (1969)
  • Fekete nap (1973)
  • A Gyilkos tó lakói (1975)
  • Kék-zöld táj finom struktúrákkal

Fontoj redakti