Béla Kelemen (instruisto)
Béla Kelemen, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kelemen Béla estis hungara instruisto, lernejestro. Lia origina familia nomo estis Wolff ĝis 1899.
Béla Kelemen (instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wolff Béla |
Naskiĝo | la 16-an de majo 1865 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pest (urbo) |
Morto | la 4-an de julio 1944 en Hungara reĝlando Székesfehérvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • aesthetician • literaturhistoriisto • verkisto • vortaristo |
Béla Wolff[1] naskiĝis la 16-an de majo 1865 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 4-an de julio 1944 en Székesfehérvár (Hungara reĝlando).
Biografio redakti
Béla Kelemen (instruisto) akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato Loránd Eötvös, sed dum la studentaj jaroj li kontribuis en la gazetaro (ekzemple en Vasárnapi Ujság). Li estis ĵurnalisto inter 1888–1890, poste li estis instruisto en Székesfehérvár, kie li estis levita lernejestro en 1906. Li pensiuliĝis en 1921. Dum sia vivo li verkis ankaŭ lernolibrojn kaj vortarojn. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Madách lyrai költészete (1885)
- A poetika forradalmárai (1891)
- Az első magyar dramaturg (memoro pri Ferenc Kölcsey, 1897)
- Magyar és német zsebszótár (2 volumoj, poŝvortaro, 1897–1898)
- Magyar és német kézi szótár (2 volumoj, vortaro, 1904, pli komplete 1912–1914)
- Idegen szavak és nevek szótára (vortaro pri fremdaj vortoj, 1910)
Memorigiloj redakti
- strato en Székesfehérvár
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM79225 hungarlingva datenaro de muzeo